Flugo 007 de Korean Air

Katastrofo de la flugo 007 de Korean Air — pafa alterigo de pasaĝera aviadilo de sudkoreia flugkompanio Korean Air super la teritorio de Sovetunio. La 1-an de septembro 1983 Boeing 747-200A (flugo KAL007 de Anchorage sur Alasko ĝis Seulo en Sud-Koreio) pro nekonataj kaŭzoj devojiĝis kaj enflugis kelkdekon da kilometroj la aeran spacon de Sovetunio. En neklaraj ĝis nun cirkonstancoj ĝi estis pafe alterigita de sovetiaj ĉasaviadiloj, kio kaŭzis morton de ĉiuj pasaĝeroj troviĝantaj ene - sume 269 personoj.

Flugo 007 de Korean Air
HL7442 (Boeing 747) (rekonstruita bildo)


HL7442 (Boeing 747) (rekonstruita bildo)

depafado de aviadilo • aera entrudo
Ĝenerala informo
Dato  1-an de septembro 1983
Tempo  UTC
Kaŭzo  pilota eraro, aeratako, perdo de la regado
Loko  apud la insulo Moneron, okcidnete de Saĥaleno, Sovetunio
Geografia situo 46° 34′ 0″ N, 141° 17′ 0″ O (mapo)46.566666666667141.28333333333Koordinatoj: 46° 34′ 0″ N, 141° 17′ 0″ O (mapo)
Flugo  KAL 007
Punkto de elflugo  la Internacia Flughaveno John F. Kennedy, Nov-Jorko, Usono
Punkto de alflugo  la Internacia Flughaveno Gimpo, Seulo, Sud-Koreio
Pereintoj  269 (ĉiuj)
Vunditoj  0
Aviadilo
 Tipo  Boeing 747-230B
Flugkompanio  Korean Air
Flanka numero  HL7442 (antaŭe D-ABYH)
Dato de produktado  marto de 1972
Pasaĝeroj  246
Aviadilanoj  23
Postvivintoj  0
Flugo 007 de Korean Air (Rusio)
Flugo 007 de Korean Air (Rusio)
DEC
Flugo 007 de Korean Air
Flugo 007 de Korean Air
Akcidento de Flugo 007 de Korean Air
vdr

Rezulto redakti

Usona prezidento Ronald Reagan kondamnis la eventon, kiun nomis masakro, barbaraĵo kaj krimo kontraŭ la homaro. Rezulte de subita malplibonigo de usonaj-sovetuniaj rilatoj estis interalie malpermeso al Aeroflot flugi super la teritorio de Usono.

Oni ne klarigis ĝisfine kaj kaŭzojn de la deflankiĝo de la pasaĝera aviadilo (oni suspektas eraron pri aranĝo de aŭtopiloto), kaj motivojn, kiujn respektis sovetuniaj komandantoj, ordonante detrui pasaĝeran aviadilon. La nigra skatolo de KAL007 estis elmarigita de la sovetaj fakuloj, kion oni kaŝis antaŭ la publika opinio ĝis 1992, kiam Boris Jelcin transdonis ĝis al koreoj. Ĝi ne multon eksplikas, krom tio, kio jam pli frue estis konata: ke KAL007 sendube ne realigis spionan mision, kion dum certa tempo rusoj strebis altrudi al la mondo.

Dokumenta filmo redakti

  • Tiu, kiu pafalterigis Boeing, reĝisorino Halina Aĉkasova, 2002

Eksteraj ligiloj redakti