Françoise Dorléac

franca aktorino

Françoise DORLÉAC​ (Parizo, 21a de marto 1942 - Villeneuve-Loubet, 26a de junio 1967) estis franca aktorino, filino de la geaktoroj Maurice Dorléac kaj Renée Simonot kaj fratino de la same aktorino Catherine Deneuve.​ En apenaŭ ok jaroj de kariero ŝi partoprenis en ĉirkaŭ dudeko da filmoj.

Françoise Dorléac
Persona informo
Naskonomo Françoise Paulette Louise Dorléac
Naskiĝo 21-an de marto 1942 (1942-03-21)
en 17-a arondismento de Parizo,  Francio
Morto 26-an de junio 1967 (1967-06-26) (25-jaraĝa)
en Villeneuve-Loubet, Alpes-Maritimes,  Francio
Mortis pro Akcidenta morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Trafikakcidento Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Seine-Port Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Conservatoire national supérieur d'art dramatique Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Maurice Dorléac (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Renée Simonot Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Catherine Deneuve, Sylvie Dorléac (en) Traduki kaj Danielle Clariond (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Guy Bedos Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Chiara Mastroianni (fratino nevino)
Christian Vadim (en) Traduki (nevo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1960–1967 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

ŝi famiĝis ​internacie kiel la virina protagonisto en L'Homme de Rio (1964) protagonistigita de Jean-Paul Belmondo kaj reĝisorita de Philippe de Broca, al kio sekvis La peau douce (1964) reĝisorita de Francois Truffaut.

Dorleac aperis kiel la adulta edzino en la nigra komedio de Roman Polanski nome Cul-de-sac (1966) filmita en Granda Britio.

Kun Gene Kelly kaj sia fratino Catherine Deneuve, kiu jam estis tiam fama kinstelulino, en Les Demoiselles de Rochefort (1967) bunta omaĝo al muzikaloj de Holivudo. Ŝia fina rolo estis la virina protagonisto en Billion Dollar Brain (1967) kun Michael Caine, kiu ludis la rolon de la spiono Harry Palmer.

Dorléac estis borde de la internacia stelularo kiam mortis la 26an de junio 1967, estante nur 25-jaraĝa, en trafikakcidento. Kiam ŝi rapidiris al flughaveno por ekflugi ŝia aŭto kraŝis, renversiĝis kaj eksplodis incendie. Ŝi malsukcesis eliri el la aŭto, kaj oni identigis ŝian korpon nur pere de fragmento de ĉekaro, taglibro kaj ŝoforpermesilo.​

Filmoj

redakti
  • 1967: Billion-Dollar Brain de Ken Russell (Anya).
  • 1966: Les Demoiselles de Rochefort de Jacques Demy (Solange Garnier).
  • 1965: Passeport pour l'oubli de Val Guest.
  • 1965: Genghis Khan de Henry Levin (Börte).
  • 1965: Cul-de-sac de Roman Polanski (Teresa).
  • 1964: La Ronde de Roger Vadim.
  • 1964: La Chasse à l'homme de Édouard Molinaro (Sandra).
  • 1964: La peau douce de François Truffaut (Nicole).
  • 1964: L'Homme de Rio de Philippe de Broca (Agnès Villermosa).
  • 1962: La Gamberge de Norbert Carbonnaux (Françoise).
  • 1962: Arsène Lupin contre Arsène Lupin de Édouard Molinaro (Nathalie Cartier).
  • 1961: Tout l'or du monde de René Clair.
  • 1961: La Fille aux yeux d'or de Jean-Gabriel Albicocco (Katia).
  • 1960: Les portes claquent de Michel Fermaud kaj Jacques Poitrenaud (Dominique).
  • 1960: Ce soir ou jamais de Michel Deville (Danièle).
  • 1959: Les Loups dans la bergerie de Hervé Bromberger (Madeleine).

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Françoise Dorléac en la hispana Vikipedio.