Guy BEDOS (naskiĝis la  15-an de junio 1934(nun 1934-06-15) en Alĝero, mortis la 28-an de majo 2020) estis franca humuristo, varietea artisto, aktoro kaj scenaristo. En varietea teatro, li interpretis skeĉojn de pluraj aŭtoroj, el kiuj li mem, kaj disvolvis regule ĝisdatigitan politikan satiron. Se tiu satiro ĉefe atingis dekstrajn politikistojn, liajn maldekstrajn "amikojn" ankaŭ trafis liaj acerbaj pripensoj.

Guy Bedos
Persona informo
Naskonomo Guy René Bédos
Naskiĝo 15-an de junio 1934 (1934-06-15)
en Alĝero, Provinco Alĝero,  Franca Alĝerio
Morto 28-an de majo 2020 (2020-05-28) (85-jaraĝa)
en 4-a arondismento de Parizo,  Francio
Mortokialo eŭtanazio
Tombo Q110334962
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Cours Simon
Familio
Patrino Hildeberte Verdier
Edz(in)o Sophie Daumier • Karen Blanguernon • Joëlle Bercot
Amkunulo Suzanne Gabriello • Françoise Dorléac
Infanoj Leslie Bedos • Nicolas Bedos • Victoria Bedos
Okupo
Okupo aktorokomikistoscenaristo
vdr

Biografio redakti

Guy Bedos trapasis sian infanecon en Alĝero, kie lia patro estris segilejon. Lia infaneco estis malfacila. Li suferis obsedajn pelajn perturbojn. Li ekzemple rakontas, ke li supreniradis kaj malsupreniradis ŝtuparojn kun gazeto, multfoje dum unu tago (en Mémoires d’outre-mère, Stock, 2005).

Alveninta en Parizo kiam li estis dekkvin jara, li eniris poste en lernejon sur strato Blanche (fariĝinta poste "Supera Nacia Lernejo de Artoj kaj Teatraj Teĥnikoj"), kaj unue aperis en filmo Futures vedettes de Marc Allégret, en 1954.

En 1965, li debutis en varieteo, kun Barbara, kaj poste lanĉis sin en kariero de humuristo formante komikan duopon kun Sophie Daumier, kun kiu li edziĝis en 1965. Post ilia apartiĝo en 1977, li lanĉis sin en solo-karieron, ankaŭ plifirmiĝante kiel plena aktoro en kino kaj telefilmoj.

Post tio, li realigis kaj interpretis multajn spektaklojn, el kiuj unu kun Michel Boujenah kaj Smaïn titolita Un, deux, trois, soleil (unu, du, tri, suno) kaj duope kun Muriel Robin en 1992.

Li ankaŭ ludis en teatraĵoj kiel La Résistible Ascension d'Arturo Ui de Bertolt Brecht. Li eble ankaŭ ludis en teatraĵoj de Arthur Miller.

Li regule kontribuas al satira semajna gazeto Siné Hebdo kreita de lia amiko kaj desegnisto Siné.

Guy Bedos edziĝis tri foje, kun Karen Blanguernon, Sophie Daumier kaj Joë. Li havas 4 infanojn, Leslie (1957) kun Karen, Mélanie (1977) eksteredze, Nicolas (1979) kaj Victoria (1983) kun Joë.

Filmografio redakti

Teatro redakti

Verkaro redakti

  • Je craque, Calmann-Lévy, 1976
  • Petites drôleries et autres méchancetés sans importance, Seuil, 1989
  • Inconsolable et gai, Seuil, 1995
  • Envie de jouer, Seuil, 1995
  • Merci pour tout, Seuil, 1996
  • Pointes, piques et répliques, Le Cherche-Midi, 1998
  • Journal d'un mégalo, Seuil, 1999
  • Arrêtez le monde je veux descendre, Le Cherche-Midi, 2003
  • Bête de scène, Hors Collection, 2005
  • Mémoires d’outre-mère, Stock, 2005
  • Sarko and Co, Le cherche-Midi, 2007

Citaĵoj redakti

  • Je vais bien. Et si tout le monde allait aussi bien que moi, j'irais beaucoup mieux.
    • Mi fartas bone. Kaj se ĉiuj fartus tiel bone kiel mi, mi fartus ankoraŭ pli bone.
  • Qu'il soit noir, juif ou arabe, un type bien est un type bien et un enfoiré sera toujours un enfoiré.
    • Ĉu li estas nigrulo, judo aŭ arabo, bonulo estas bonulo, kaj fiulo ĉiam restos fiulo.
  • L'humour, c'est aussi une façon de résister.
    • Humuro ankaŭ estas sinteno por elteni.
  • C'est dans le regard des gens de droite qu'on s'aperçoit qu'on est de gauche.
    • En la rigardo de deskstruloj, oni vidas sin maldekstrulo.
  • Ce qui me console de souffler bientôt ma soixantième bougie, c'est que dans sexagénaire il y a sexe.
    • Kio konsolas min baldaŭ festi mian sesdekan naskiĝtagon, estas ke sesdek troviĝas en sesdeknaŭi.
  • C'est louable de surveiller la circulation de drogue dans les HLM, mais ne devrait-on pas également se préoccuper de la consommation de pastis dans les commissariats ?
    • Estas laŭdinde kontroli nigran merkaton de narkotaĵoj en amas-loĝejoj, tamen ĉu ankaŭ ne estus necese interesiĝi pri alkohol-trinkado en policejoj?.
  • Depuis que toutes les chaînes se livrent cette bataille pour l'audimat, parler de l'intelligence à la télévision, c'est comme si l'on distribuait des guides gastronomiques au Sahel.
    • Ekde kiam ĉiuj televidaj stacioj interbatalas por plej granda nombro da spektantoj, paroli pri inteligento en televido estas kvazaŭ disdoni gastronomiajn gvidlibrojn en Sahelo.
  • Le pire intégrisme qui soit c’est l’intégrisme de l’argent et, pour ceux qui ont vécu le nazisme, le dollar a des reflux vert-de-gris.
    • La plej malbona integrismo estas tiu de mono, kaj, por tiuj, kiuj travivis naziismon, dolaro havas verd-grizajn rebrilojn.
  • Le Racisme n'est pas une opinion mais un délit."
    • Rasismo ne estas opinio sed delikto.

Rekompencoj redakti

  • 1990: Premio Molière por plej bona «solspektaklo» pro lia spektaklo en Zénith.

Kompareblaj humuristoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti