Pierre Desproges
Franca humuristo
Pierre Desproges [pjɛʁ deprɔʒ], naskiĝinta la 9-an de majo 1939 en Pantin kaj mortinta la 18-an de aprilo 1988 en Parizo, estis franca humuristo konata pro sia nigra humuro, malkonformismo kaj absurdo.
Pierre Desproges | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pierre Marcel Desproges |
Naskiĝo | 9-a de majo 1939 en Pantin, Francio |
Morto | 18-a de aprilo 1980 en Parizo, Francio |
Mortokialo | Kancero |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 10 48° 51′ 36″ Nordo 2° 23′ 34″ Oriento / 48.860056 °N, 2.392809 °O (mapo) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Lycée Carnot |
Okupo | |
Okupo | Humuristo |
Verkoj | Q3227813 La minute nécessaire de Monsieur Cyclopède Q2966796 |
Temoj
redaktiPierre Desproges, konata pro sia akra humuro kaj lerta uzo de la franca lingvo, ridis pri ofte evitataj temoj, dirante, ke “eblas ridi pri ĉio, sed ne kun ĉiuj”. Inter la plej oftaj temoj estis virinoj, kancero, morto, naziismo, rasismo, kontraŭjudismo. Inter liaj ŝercoj estas:
- Li nomas kunlaboradon en okupaciata Francio “franc-germana amikeco”, kiu estas “maniero lerni belan fremdan lingvon malmultekoste”. Li ofte ŝercas pri nazioj: “Ne eblos igi min ĉesi pensi, ke dum la lasta mondmilito, multaj judoj havis tute malamikan sintenon kontraŭ la nazia reĝimo.”
- Li ofte mokas la kantistojn Julio Iglesias kaj Tino Rossi (“La tagon, kiam mortis Tino Rossi, mi manĝis mitulojn dufoje”).
- Pri kancero: “Mi ne havas kanceron kaj neniam havos. Mi estas kontraŭ ĝi.” (Malgraŭ tio, li mortis pro pulma kancero.) Kaj: “Se ne ekzistus scienco, kiom el ni povus ĝui sian kanceron dum pli ol kvin jaroj?”
- Pri armeo: “Ne senesperiĝu pri stultuloj. Per iom da trejnado eblas igi ilin militistoj.”