Absurdo estas tia situacio, kiu ne konsentas kun logiko kaj prudento. Homo ofte renkontas absurdajn fenomenojn, kaj povas reagi al ili en diversaj manieroj, kiel ekzemple: ridado, miro, timokolero. Absurdo estas ofte subjektiva afero: situacio, kiu ŝajnas absurda al unu observanto, povas ŝajni logika kaj en ordo al alia.

Ekzemplo de absurdaĵo, ĉirkaŭbarita benko sur kiu oni ne povas sidi

En logiko, la absurdo estas uzata kiel centra refuta ilo, ĉefe kiel bazo por la leĝo de neekzisto de tria eblo, kaj kiel pruvo per disputo

La potenco de la absurdo elstaras en la retorika bildigo de abstraktaj logikaj konceptoj, sed la absurdo estas ne nur retorika aparato koncernita kun esprimi opiniojn por ekvilibri socian komunikadon, sed ankaŭ ilo por tiu persono kiu uzas ĝin por montri al si novajn vidpunktojn de la mondo.

En arto, la absurdo estas uzata kiel grava ilo por krei humuron kaj ekzameni ideojn el nekonvenciaj anguloj.

Absurda logiko, ĉefe en literaturo, kino kaj teatro, estas formo de asocia inferenco en kiu la verkisto aŭ parolanto elĉerpas inferencaj asertoj laŭ siaj personaj asocioj, kaj kutime atingante ekstremajn konkludojn. Ekzemplo de la uzo de absurda logiko estas "Ĉiuj pilkoj estas bluaj, ĉiuj bluaĵoj flugas, tial la pilkoj havas flugilojn kaj ne obeas la leĝon de gravito." Alia ekzemplo povus esti "ĉiuj pilkoj estas bluaj, ĉiuj bluaĵoj flugas, do la polica futbalteamo forflugos el la turniro".

Observanto, kiu ne ĉiam komprenas la asociajn kuntekstojn kaj do ne komprenas la ligon inter la asertoj ("la pilkoj estas bluaj", "la bluaĵaj flugas") kaj la konkludoj ("la polica teamo perdis") povus esti konfuzita. Alternative, la novaj ideoj povas ankaŭ krei por la observanto humuran vidon de la faktoj, kiuj nun, dank'al la uzo de absurda logiko, aperas al li el nova kaj pli aŭtentika vidpunkto por li. Ĉi tiu estas la speco de humuro produktita en satiro.

En multaj kazoj, teksto skribita en konscifluo kreas en la leganto senton similan al teksto kiu uzas absurdan logikon. Absurda logiko ankaŭ estas uzita en la procezo de kreado de nesencaj verkaĵoj, kaj en aliaj kampoj de arto. En la kampo de fasonado, Chindogu uzas la absurdon en industria fasonado kiu ne estas uzebla.

Ekzistadismo

redakti

En la kampo de filozofio, la absurdo estas centra termino en ekzistadismo. Albert Camus kaj Jean-Paul Sartre estas konsideritaj la plej grandaj pensuloj en la kampo de ekzistadismo kaj estas inter la plej grandaj verkistoj de la absurdo. La absurdo en ekzistadismo rilatas al la interspaco inter la vivoj kiujn ni kondukas kaj ilia ŝajna senceleco. Ni vivas nian vivon sciante, ke niaj vivoj estas tute sensencaj, tamen ni daŭrigas nian ĉiutagan rutinon malgraŭ la absurdo de ĝi.

Ĉar ekzistadismo estas sekulara filozofia doktrino, la eneca sensignifeco de la vivo kiun ĝi prezentas devenas de la fakto ke ekzistas neniu supera estaĵo aŭ sendependa kaj apriora morala kodo kiu donus pravigon aŭ celon al iu ago aŭ decido. Homo estas devigita elekti kaj fari moralajn decidojn surbaze de kriterioj, kiujn li starigas al si, tial li ne servas pli altan celon ol li mem. Rimarkindas, ke ekzistas ankaŭ religiaj ekzistadismaj filozofoj, ekzemple Søren Kierkegaard.

Sinmortigo estas ebla racia solvo, do, al la ekzisteca absurdo, kvankam la plej multaj homoj ne elektas ĉi tiun solvon. En sia eseo La Mito de Sizifo (france: Le Mythe de Sisyphe), Albert Camus malakceptas la ideon de sinmortigo kiel solvo de la absurdo. Camus prezentas la vivon de Sizifo kiel metaforon por homa ekzisto. Homo estas komparita kun Sizifo, al kiu la dioj ordonis al li ruli ŝtonon al la supro de monto, nur por vidi ĝin ruliĝi reen, kaj provi ruli ĝin denove fojon sur la monton, porĉiame. Tiel estas la homo - devigita vivi sian vivon, sciante, ke ĝi ne havas signifon. Camus asertas, ke la solvo de la absurdo ne estas sinmortigo, sed la traktado kun ĝi. La sperto mem de la absurdo estas la solvo: "La lukto al la supro sufiĉas en si mem por plenigi la homan koron per ĝojo. Oni devas pensi pri feliĉa Sizifo" (el "La Mito de Sizifo").

En diversaj religioj estas malsama traktado de la temo de ekzistadeca absurdo. Dum la plej multaj judaj pensuloj ofte neas absurdan konscion pri ekzisto, kaj laŭdas bonordan racianmistikan pensadon, en kristanismo la absurdo de ekzisto povas havi multe pli centran valoron. Ekzemplo de tio estas de la doktrino de Søren Kierkegaard, kiu vidas la kredantan personon (reprezentitan fare de la plej granda el kredantoj, Abrahamo) kiel tiu kiu transcendas la konsiderojn de racio, kaj faras la "salton en la absurdon". Ŝajnas, ke tiu prefero por la absurdo devenas parte el la bazaj kristanaj kredoj, kiel la Sankta Triunuo, kiu laŭ multaj estas logika absurdo, sed la kredantoj estas ordonitaj kredi malgraŭ tio, kaj eble eĉ pro tio. Tiu ĉi kredo resumiĝas en la diraĵo atribuita al Tertuliano latine: "Credo quia absurdum est" - "Mi kredas ĉar ĝi estas absurda" (fakte, la ĝusta diraĵo de Tertuliano estas "...Prorsus credibile est, quia ineptum est...certum est.. quia impossibile" ("Nur ĉar ĝi estas absurda, vi devas kredi ĝin... estas certe ĉar ĝi estas neebla") [1] [2].

Laŭ la pensantoj de la absurdo, estas nur du certaj aferoj en la vivo de homo: nasko kaj morto.

Referencoj

redakti
  1. CREDO QUIA ABSURDUM?, Tertuliano, el la "Klasika Mondo" 73, apr-majo 1980, p. 417
  2. Dan Rather, philosopher-theologian, en la retejo "La usona pensulo", septembro 2004

Vidu ankaŭ

redakti

Verkistoj kiuj uzas absurdon en sia verkado: