Francis Leggatt Chantrey

Sir Francis Leggatt CHANTREY (alternative: Francis Legatt CHANTREY) (naskiĝis la 7-an de aprilo 1781, mortis la 25-an de novembro 1841) estis angla skulptisto de la Georga erao. Li postlasis la Heredaĵon de ChantreyFonduson Chantrey por la aĉeto de artaĵoj por la nacio, kiu estis havebla ekde 1878 post la morto de lia vidvidno.

Francis Leggatt Chantrey
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1781 (1781-04-07)
en Sheffield
Morto 25-an de novembro 1841 (1841-11-25) (60-jaraĝa)
en Londono
Tombo Tombejo Highgate
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto
Verkoj equestrian statue of George IV
The Sleeping Children
Statue of George Canning, Athens
vdr
Mem-portreto de Sir Francis Legatt Chantrey, ĉ. 1810

Biografio redakti

Francis Leggatt Chantrey naskiĝis en Norton apud Sheffield (kiam ĝi estis parto de Derbyshire), kie lia patro, ĉarpentisto, havis malgrandan farmon. Lia patro mortis kiam li estis 12-jaraĝa[1]; kaj lia patrino reedziniĝis, lasante lin sen klara entreprenota kariero. kiam li estis 15-jaraĝa, li laboris por nutraĵ-vendisto en Sheffield, kiam, vidinte iun ĉizitan lignaĵon en vitrino, li petis ke li estu metilernanto kiel ĉizisto anstataŭe, kaj li estis dungita de iu S-ro Ramsay, ligno-ĉizisto kaj orumisto, en Sheffield. Lia artisma merito estis rimarkita de John Raphael Smith, eminenta desegnisto kaj gravuristo, kiu donis al li lecionojn de pentrado.[2] En 1802 Chantrey pagis 50 pundojn por liberigi sin de sia metilernado kun Ramsay (malgraŭ la fakto ke restis al li nur 6 monatoj). Li tuj instalis studion kiel portretisto en Sheffield, kio havigis al li moderan enspezon. Li kolektis sufiĉan monon por transloĝiĝi al Londono.

Chantry akiris laboron kiel asistanta ligno-ĉizisto, sed samtempe dediĉis sin al portret-pentrado, bust-skulptado, kaj modlado de argilo. Pridemandita poste en la vivo, kiel atestanto en kortuma kazo, ĉu li iam laboris por iuj aliaj skulptistoj, li respondis: "Ne, kaj plie, mi neniam ricevis eĉ unu horon da instruo de iu ajn skulptisto en mia vivo".[3] Li vojaĝis al Dublino, kie li malsaniĝis, kaj perdis ĉiujn siajn harojn[1]. Li tiam revenis al Londono kaj ekspoziciis bildojn en la Reĝa Akademio dum kelkaj jaroj ekde 1804, sed ekde 1807 antaŭen dediĉi sin ĉefe al skulptado. La skulptisto Joseph Nollekens montris agnoskon de liaj meritoj. En 1807 li edziĝis kun sia kuzino, F-ino Ann Wale,[2] kiu havis iom da bieno siaflanke. Lia unua imaga verko en skulptado estis la modelo de la kapo de Satano, kiun li ekspoziciis en la Reĝa Akademio en 1808. Li poste kreis por la Hospitalo de Greenwich kvar kolosajn bustojn de admiraloj Duncan, Howe, Vincent kaj Nelson; kaj lia reputacio tiel rapide disvastiĝis ke la sekvanta busto kiun li kreis, tiu de John Horne Tooke, havigis al li komisiojn por la valoro de 2,000 pundoj.

Ekde tiu ĉi periodo li estis preskaŭ seninterrompe dungita por pagita laboro. En 1819 li vizitis Italion, kaj konatiĝis kun la plej eminentaj skulptistoj de Florenco kaj Romo. Li estis elektita asociito (1815) kaj pli poste membro (1818) de la Reĝa Akademio, ricevis diplomon de M.A. el Universitato de Kembriĝo, kaj tiun de D.C.L. el Universitato de Oksfordo, kaj en 1835 estis nobeligita kavaliro. Li mortis post nur du-hora malsano, suferinte dum kelkaj jaroj de kor-malsano, kaj estis entombigita en tombo konstruita de li mem en la preĝejo de lia naskiĝloko, t.e. vilaĝo en Derbyshire (nun Sheffield).

Bibliografio redakti

  • D. S. MacColl, The Administration of the Chantrey Bequest (Londono, 1904), polemika publikaĵo fare de la ĉefa atakanto de la Reĝa Akademio
  • Arthur Fish, Chantrey and His Bequest (Londono, 1904), plena ilustrita registro de la aĉetoj, ktp.
  • H. J. Laidlay, The Royal Academy, its Uses and Abuses (Londono, 1898), polemika
  • Report from the Select Cornmittee of the House of Lords on the Chantrey Trust, kune kun Proceedings of the Committee, Minutes of Evidence and Appendix (Wyman & Sons, 1904), kaj Index (aparta publikaĵo, 1904)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Dictionary of British sculptors,1660-151,Robert Gunnis
  2. 2,0 2,1 Burke, Edmund. Annual Register volume 83, p. 232.
  3. (1841) Report of the trial of the cause Carew against Burrell, Bt and another, executors of the late Earl of Egremont. Londono: William Nicol.

Eksteraj ligiloj redakti