Francisco Casavella

hispana verkisto

Francisco CASAVELLA, pseŭdonimo de Francisco García Hortelano (Barcelono, 15a de oktobro 1963 - Barcelono, 17a de decembro 2008), estis hispana verkisto.​

Francisco Casavella
Persona informo
Naskonomo Francisco José García Hortelano
Naskiĝo 15-an de oktobro 1963 (1963-10-15)
en Barcelono
Morto 17-an de decembro 2008 (2008-12-17) (45-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Alia nomo Francisco Casavella vd
Okupo verkistoscenaristo • prozisto vd
Laborkampo literary activity • prozoromanoscenaro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

La vekisto neniam uzis sian oficialan nomon por subskribi siajn verkojn pro la koincido de ambaŭ liaj familinomoj kun tiuj de la same romanisto madrida Juan García Hortelano (1928-1992), kies parenco li ne estis, sed kiun liajn verkojn li admiris,[1]​ pro kio li uzis la familinomon "Casavella" de sia avo, ĉar li tute malamis la eblan uzadon de la familinomo de sia avino, "Franco", koincide kun tiu de la jam mortinta diktatoro Francisco Franco.[2]

Li ekstudis Filozofion kaj Beletrojn en la Universitato de Barcelono, sed li ne finigis tion, kaj Casavella devis labori kiel helpanto en banko. Dum libera tempo, li legis El gran momento de Mary Tribune (de Juan García Hortelano) kaj ankaŭ novajn usonajn romanojn. En la 1980-aj jaroj Francisco Casavella ege kunlaboris en multaj katalunaj revuoj de muziko kaj kino kaj, ĉefe en tiuj kun estetiko proksima al pop kaj subgrundo, ekzemple kun la revuoj Cairo, Discòlic, Ruta, Rockdelux, Ritmosis, CO & CO, El Manisero, Picadillo kaj Ajoblanco. El la 1990-aj jaroj li kunlaboris ofte pri kino kaj literatura kritiko en El País kaj, inter 2001 kaj 2003, ankaŭ en El Mundo.

Lia literatura kariero startis estante 27-jaraĝa atingante la Premion Tigre Juan pro El triunfo (1990), al kiu sekvis Quédate (1993), Un enano español se suicida en Las Vegas (1997), El secreto de las fiestas (1997) kaj la trilogio El día del Watusi, formita per Los juegos feroces (2002), Viento y joyas (2002) kaj El idioma imposible (2003), nome fresko pri Barcelono en la lasta kvarono de la 20-a jarcento, el ladvilaĝo de la malfrua frankismo ĝis la Olimpikoj de 1992 kaj la financaj skandaloj de la 1990-aj jaroj. En 2008 li ricevis la Premion Nadal per la lasta romano kiun li publikigis, Lo que sé de los vampiros, nome tragedikomedio en historia romano kun agado okazanta en Eŭropo en la 18-a jarcento. Ĝi estis tradukita al kelkaj lingvoj.

Verkoj redakti

  • El triunfo (1990, Versal) (2017, Anagrama), Premio Tigre Juan
  • Quédate (1993, Ediciones B)
  • Un enano español se suicida en Las Vegas (1997, Anagrama)
  • El secreto de las fiestas (1997, Anaya) (2018, Anagrama)
  • Trilogía El día del Watusi (2002-2003, Mondadori) (2016, Anagrama):
    • El día del Watusi. Los juegos feroces (2002, Mondadori)
    • El día del Watusi. Viento y joyas (2002, Mondadori)
    • El día del Watusi. El idioma imposible (2003, Mondadori)
  • Lo que sé de los vampiros (2008, Destino), Premio Nadal 2008

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Francisco Casavella en la hispana Vikipedio.