Franciszek Dionizy Kniaźnin
Franciszek Dionizy KNIAŹNIN (4a de Oktobro 1750, Vitebsk – 25a de Aŭgusto 1807, Końskowola) estas konsiderata unu el la plej distingitaj polaj poetoj de la stilo sentimentalismo en la periodo de Pola Klerismo.
Franciszek Dionizy Kniaźnin | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1750 en Vicebsko |
Morto | 25-an de aŭgusto 1807 (56-jaraĝa) en Końskowola |
Tombo | Końskowola ![]() |
Lingvoj | pola • belorusa • latina |
Ŝtataneco | Respubliko de Ambaŭ Nacioj ![]() |
Alma mater | |
Okupo | |
Okupo | poeto dramaturgo tradukisto verkisto ![]() |
Li estis membro de la ordeno de Jezuitoj ekde 1764, kaj post ĝia nuligo — sekretario de la princo Adam Kazimierz Czartoryski kaj instruisto de liaj filoj.
Li estis unu el la unuaj kolektistoj de belorusa folkloro.[1] Lia poemo en la belorusa "Krosenki" ("Кросенкі") estis kantita de belorusaj farmistoj kiel popola kanto.[2]
Kelkaj verkoj
redakti- Bajki (1776).
- Erotyki czyli pieśni w rodzaju anakreontycznymn (1779).
- Carmina (1781).
- Wiersze (1783).
- Balon, czyli wieczory puławskie, (1784, Balon aneb pulawské večery), pri la varmaerbalono de la Fratoj Montgolfier.
- Troiste wesele (1785).
- Rozmaryn (1785).
- Matka Spartanka (1786), opera libreto.
- Cyganie (1786), opera libreto.
- Anakreon (1787), komedio.
- Poezje (1787–1789).
- Trzy gody (1790–1792).
- Hektor (1793), tragedio.
Notoj
redakti- ↑ U. Arloǔ. Country Belarus. Grand Duchy of Lithuania. - KALLIGRAM, 2012. P. 296 (Арлоў У. Краіна Беларусь. Вялікае Княства Літоўскае. – KALLIGRAM, 2012. С. 296) (en la belorusa)
- ↑ 4 кастрычніка 1980 году ў аўтамабільнай катастрофе загінуў Пётр Машэраў Alirita la 29an de Aŭgusto 2022.