Frank Auerbach

german-brita pentristo

Frank Helmut AUERBACH (29a de Aprilo 1931 (91-jaraĝa), Berlino, Germanio) estas germana pentristo kiu ŝtatiĝis brita en 1947.​[1]

Frank Auerbach
Persona informo
Aliaj nomoj Auerbach, Frank Helmuth
Naskiĝo 29-an de aprilo 1931 (1931-04-29) (92-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj anglagermana
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Lernejo de Arto Sankta Martino • Reĝa Kolegio de Arto • Londona Sud-Borda Universitato • Bunce Court School
Parencoj Marcel Reich-Ranicki
Andrew Ranicki
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • grafikisto
vdr

Estante knabo, li estis sendita al Anglio en 1939[2]​ por fuĝi el persekutado fare de Nazia Germanio. Li eliris el Hamburgo al Southampton. Neniam li revidis siajn gepatrojn kiuj mortis en koncentrejoj.[3]

Li studis en Kent, kaj ekkarieris kiel aktoro kaj pentristo, partoprenis en teatraĵoj de Peter Ustinov en St Pancras. Li studis en la Royal College of Art de 1952 ĝis 1955.[4][5]

Lia unua individua ekspozicio okazis en 1956, kaj poste oni organizis gravajn ekspoziciojn en la Marlborough Gallery de Novjorko, en 1969, 1982, 1994, 1998 kaj 2006.[6]

En 1986 li representis Anglion en la Bienalo de Venecio en kiu ricevis premion kun Sigmar Polke. Estis gravaj kompilekspozicioj en la Kunstverein de Hamburgo; Centro de Arte Reina Sofia de Madrido, en 1987; Van Gogh Museum de Amsterdamo en 1989; Yale Center for British Art, New Haven, kaj la National Gallery, Londono, en 1995.[7]

Notoj redakti

  1. Richard Morphet, The hard-won image (London: Tate Gallery Publications, 1984), p. 54
  2. BBC Radio 4 Front Row, intervjuo de 4a de Oktobro 2013
  3. Eric L. Santner, On creaturely life: Rilke, Benjamin, Sebald (Chicago: University of Chicago Press, 2006), p. 100, noto 2
  4. Catherine Lampert kaj Norman Rosenthal, Frank Auerbach: Paintings and Drawings 1954-2001 (London: Royal Academy of Arts, 2001), p. 20
  5. Geoff Hassell, Camberwell School of Arts & Crafts. Its Students and Teachers 1943-1960 (Woodbridge: The Antique Collectors' Club, 1998), p. 31
  6. Barnaby Wright et al., Frank Auerbach: The London Building Sites 1952-1962 (London: Paul Holberton Publishing, 2010), p. 80
  7. Colin Wiggins, Frank Auerbach and the National Gallery (London: National Gallery Publications, 1995)