Frank Witzel

germana verkisto

Frank WITZEL, (naskiĝinta en 1955 en Wiesbaden) estas germana verkisto, ilustristo kaj muzikisto. Li vivas en Offenbach kaj prezentatas fare de la berlina agenturo Elisabeth Ruge. En 2015 li ricevis la renoman premion Deutscher Buchpreis.[1] En 2012 li estis gajninta jam la Robert-Gernhardt-premion por la romana projekto Die Erfindung der Roten Armee Fraktion durch einen manisch-depressiven Teenager im Sommer 1969.

Frank Witzel
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1955 (1955-01-01) (69-jaraĝa)
en Wiesbaden
Lingvoj germana vd
Loĝloko Offenbach vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkistoilustristotradukistoĵurnalisto • poeto • muzikisto vd
Laborkampo beletromuziko vd
Aktiva en Offenbach vd
Verkado
Verkoj Q23785567 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Post la lernejo Witzel havis muzikan trejnadon ĉe la Konservatorio de Wiesbaden. Jam kiel infano li lernis ludi pianon, violonĉelon kaj klasikan gitaron. Ekde 1975 li publikigis poemojn, unue en alternativaj literaturgazetoj (Das Nachtcafé, TJA, Machwerk). La unua poemvolumo Stille Tage in Cliché eldonitis en 1978 ĉe la Eldonejo Nautilus.

En la romano Bluemoon Baby (2001) rakontatas la historio de la heslanda gimnazia instruisto Hugo Rhäs. Kombinatas modernaj konspiraj teorioj kun elementoj de spionaj romanoj. Malkonstruemaj teorioj de Jacques Derrida uzatas kaj Heinrich BöllWilliam S. Burroughs aperas enromane. Ankaŭ en la sekva romano Revolution und Heimarbeit (2003) komplotteorioj pri la laŭŝajne ne okaziĝinta surluniĝo de 1969 kun groteskaĵoj, prikapitalisma kritkado miksatas. Jen la personoj aperantaj: kamboĝa aktorino, menonitino, etkrimulo, relikvovendisto, reklamfaranto kaj ĵurnalisto. La laste menciita persono volas fari historion el ĉio perdante ĉiun objektivecon. Per tiaj temaj kaj figuraj konstruadoj Witzel estas en la tradicio de Thomas Pynchon.

La ĵurio de la premio Deutscher Literaturpreis jene motivigas la altribuon: La romano pri Rote Armee Fraktion estus miksaĵo el frenezo kaj ŝerdo, aŭdaco formala kaj nuntempa panorama kritiko kaj unikas tiel en la germanlingva literaturo. Witzel irus sur malsekura tereno de spekulada realismo. Estus premiita lingva artaĵo estante granda ŝtonrempejo kaj hibrida kompendio de popaĵoj, politiko kaj paranoio.[2] Ĉi tiu romano montras la vidpunktojn de 13-jaraĝulo pri la tempo postmilita kiu vivas en la wiesbaden-a urbokvartalo Biebrich. La konkurintoj de Witzel estis Jenny Erpenbeck kun Gehen, ging, gegangen, Rolf Lappert kun Über den Winter, Inger-Maria Mahlke kun Wie Ihr wollt, Ulrich Peltzer kun Das bessere Leben kaj Monique Schwitter kun Eins im Andern.

Publikigitaĵoj redakti

Romane redakti

  • Bluemoon Baby (Hamburg, 2001/ München 2003)
  • Revolution und Heimarbeit (Hamburg 2003)
  • Vondenloh (Hamburg 2008)
  • Die Erfindung der Roten Armee Fraktion durch einen manisch-depressiven Teenager im Sommer 1969 (Berlin 2015)

Eseoj redakti

  • Provinz 2001, in: Die Aktion Heft 203, Juni 2002
  • Plattenspieler (Gespräch, zusammen mit Thomas Meinecke und Klaus Walter, Buch und CD, Hamburg 2005)
  • Die Bundesrepublik Deutschland (Gespräch, zusammen mit Thomas Meinecke und Klaus Walter, Hamburg 2009)
  • Ludwig Tieck, Die sieben Weiber des Blaubart (Nachwort, Hamburg 2007)
  • Sascha Hommer & Jan-Frederik Bandel: Im Museum (Nachwort, Berlin 2008)

Lirikaĵoj redakti

  • Stille Tage in Cliché (Hamburg 1978)
  • Tage ohne Ende (Hamburg 1980)

Katalogaj tekstoj redakti

  • Vincenzo Baviera, Arbeiten im Raum (Zürich 2000)
  • Karin Trenkel, half day closing (Rotterdam 2000)
  • Leonore Poth, Plötzliche Stille (Frankfurt 2008)
  • Anja Hantelmann, Das heimatlose Land (Offenbach 2009)
  • Naomi Schenck, Archiv verworfener Möglichkeiten (Berlin 2010)

Prelegoj redakti

  • Der Klang von Wasser: Beschränkung und Fülle in japanischem Haiku und zeitgenössischer Musik (Mousonturm, Frankfurt 1997)
  • Raum – Modell – Wort – Verständnis: Die Umkehr des Gerrit van Reuningen (Mousonturm, Frankfurt 1998)
  • Zettels Raum (Zu einer Ausstellung mit gefundenen Einkaufszetteln von Bettina Burkardt, Großmarkthalle Frankfurt, Juli 1998)
  • Architektur und Verbrechen (Architectuur en Misdaad)(Opelwerke Rüsselsheim, 23. September 1998)
  • Häuser (Zu Fotografien von Norbert Miguletz, Brückenturm-Galerie, Mainz 1999)
  • Viatico (Zur Ausstellung Viatico, Galerie ak, Frankfurt 1999)
  • Was wäre wenn (Zur Ausstellung von Lewis Baltz, Kunstverein Rüsselsheim 2001)
  • Warum ich kein Fotograf bin (Zu Fotografien von Albrecht Hotz, Norbert Miguletz und Hartmut Wirks, Alte Mühle, Bad Vilbel 2004)
  • Heimat (Zur Ausstellung Heimat, Salon Brenner, Offenbach 2007)
  • Das heimatlose Land (Zur Ausstellung von Anja Hantelmann: Heimat, Haus der Stadtgeschichte Offenbach 2009)
  • Zehn Bemerkungen über den Leerstand (Zur Ausstellung Under Construction von Benita Mylius und Andreas Masche, Salon 13, Offenbach, 21.5.2011)

Ilustraĵoj redakti

  • Uli Becker, Das Höchste der Gefühle (Augsburg 1987)
  • Erich Kästner, Fabian (Frankfurt 2007)
  • Kästner lässt träumen (Comic, in Kultur und Gespenster, Ausgabe 4/ 2007)

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti