Frederick Edward Wadham

brita esperantisto k bankisto
Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Frederick Edward WADHAM (ŭodm), anglo, bankoficisto. Naskiĝis en la 2-a de marto 1902 en Battersea, London, mortis la 26-an de decembro 1973[1]. Instruisto de Esperanto oficiale difinita de la Londona Kleriga Aŭtoritato, instruis en vesperaj lernejoj de 1923. Londona Esperanto-Klubo: sekretario 1926, vicprezidanto 1927, prezidanto 1929-33, direktoro de instruado 1933. BEA: Konsilanto kaj membro de ekzekutiva komitato 1924-26 kaj denove de 1934; agado ĉe diversaj komitatoj, komisiano por la licenciata ekzameno de 1932. UEA-delegito de 1923, brita ĉefdelegito de 1933. Helprededaktanto de „International Language1924-26. Tradukando de „Riĉa kaj sen mono“ de E. P. Oppenheim, LK de 1932. Prezidanto de UK 1930 en Londono.

Frederick Edward Wadham
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1902 (1902-03-02)
Morto 26-an de decembro 1973 (1973-12-26) (71-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Traduko

redakti
 
 Ĉi tiu libro estas la lasta presita en Nederlando ; la Esp-o Publishing Co daŭrigos la eldonadon de bele binditaj malmultekostaj romanoj.

Estas rakontitaj en la volumo, la aventuroj de juna dando, milionulo kiu ne laboras kaj nur uzas sian tempon, ĉiam pripensante novajn manierojn por elspezi sian monon, neniam farante ion bonan aŭ utilan. Ofendite de kuracisto, li vetas kun ĉi lasta pergajni mem sian vivon dum tuta jaro, neniam uzante sian potencon de riĉulo. Ĉiuj travivaĵoj kaj spertoj liaj, kiuj ne ĉiam estas gajaj aŭ kuraĝigaj, estas detale kaj kun la konata precizeco de Oppenheim priskribitaj kaj konsistigas agrablan distran legaĵon. Koncerne la lingvon, la stilo estas agrabla, la traduko ĝenerale bona. Ni tamen devas fari kelkajn rimarkojn ; kial « ŝofero » anstataŭ « ŝoforo »? ĉu oni eterne diskutos pri tiaj aferoj? — Post « antaŭ » devas veni « ol » antaŭ infinitivo. « Sin kolekti » estas anglismo. — ĉu la vorto « bukmekro » estas necesa?

Laŭ eksteraĵe, la libro estas bela ornamo por ĉiu esp-obiblioteko. 
— Belga esperantisto n224 (okt 1935)
 
 Gratulon al E.P.C., ke denove ili eldonas Esperantan libron, kiu vere aspektas libro, kaj ne ia pamfleto. La forta koverto, bona papero, klara presado, kaj granda formato, kuniĝas por delogi de la legonto liajn 3ŝ. 6p.—prezo, cetere, kiun la ordinara homo kapablas pagi por bona libro.

Bedaŭrinde troviĝas multaj preseraroj en la libro, el kiuj la plej malbona estas la misliterado de la nomo de l' verkinto sur la koverto. Kiam mi komencis legi la romanon, ĉi tiuj preseraroj vere ĝenis min, sed baldaŭ la intereso de la rakonto tute kaptis min, kaj mi forgesis erarojn ... mi eĉ forgesis Esperanton . . . kaj legis avide. Riĉa haj Sen Mono (la angla titolo estas “The Amazing Adventures of Mr. Ernest Bliss”) estas antaŭmilita rakonto pri la aventuroj de milionulo, kiu dum unu jaro estas devigata laborgajni siajn vivrimedojn. Ĝi certe plaĉos al la malnova generacio, kaj provizus interesan legmaterialon al tiuj modernuloj, kiuj iom enuiĝas pri seks-problemoj, psikoanalizo, kaj priskriboj de la malhelaj flankoj de la homa naturo. La traduko estas de F. E. Wadham; do apenaŭ necesas diri, ke ĝi estas bonstila kaj facile legebla.

Mi senhezite rekomendas la libron al malnovaj Esperantistoj, sed mi timas, ke la multaj preseraroj iom malhelpus al la komencanto. 
— W.A.G. La Brita Esperantisto - Numero 366, Oktobro (1935)

Gramofondisko

redakti
 
 Ĉi tiu gramofondisko konsistas el la sonoj de la Esperanta lingvo, sekvataj de la unuaj ekzercoj el The Esperanto Home-Student, parolitaj de S-ro F. E. Wadham.

Aŭdante la diskon, komence oni sentas iometan malkontenton. Sinsekvo de apartaj sonoj ne estas tre alloga, kaj (aparte ĉe la diftongoj) pro penado al klara elparolo estas eĉ iom neagrabla. Tio estas afero neevitebla. Kiam, poste, aŭdiĝas la legado de la frazoj, oni trovas la diskon tute admirinda. Ĉiu sono —eĉ “s”, kiun oni malfacile povas aŭdigi gramofone —estas klare aŭdebla. Kvankam mi bonege konas S-ron Wadham, mi apenaŭ rekonas lian voĉon ĉi tie: la disko prezentas normalan Esperanton, sen ia persona apartaĵo, perfekte prononcitan kaj klare elparolitan. La plena senintereseco de la frazoj mem havas ĉi tie nenian gravon. La disko estas sufiĉa kaj eĉ ideala helpilo al la izolita lernanto, aŭ al la kursanaro, kiu deziras scii la veran prononcon de la Esperantaj vortoj.

Ĉi estas plene kaj senrezerve rekomendinda. 
— La Brita Esperantisto - Numero 354, Oktobro (1934)

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti