Fremdvortoj en Esperanto[1] estas libro de Paul Neergaard, unuafoje eldonita en 1932, kun 60 paĝoj. Kvankam la lingvo multe evoluis de tiu tempo, la libro estas ofte konsultata eĉ nuntempe.
La titoloj de la ĉapitroj estas : la naturo kaj la fonto de la fremdvortoj, starigo de principoj aplikeblaj je elekto de Esperantaj formoj de fremdvortoj, ktp. Ĝi estis siatempe rekomendata de ISAE.
„ Interesa studo pri la 15-a regulo de la Fundamento. La aŭtoro esploras la fremdvortojn laŭ kelkaj principoj de oportuno, internacieco, koncizo, analogo, bonsoneco. Lingvo, koncizo, preso, papero estas senriproĉaj. ”
„ La celo de la aŭtoro estas, fari gvidilon pri esperantigo de fremdvortoj laŭ la 15-a regulo de la Zamenhofa Fundamento, sinoptike pritraktante la diversajn konsiderojn, kiujn oni devas fari en la aplikado de tiu regulo. Li pritraktas ĉefe la naturon kaj la fontojn de la fremdvortoj kaj la starigon de principoj aplikeblaj je elekto de Esperanto-formoj de fremdvorto. ”