Malfermi la ĉefan menuon

Friedrich Kallmorgen

Friedrich Kallmorgen
La haveno de Hamburg, 1910

Friedrich KALLMORGEN (naskiĝinta en la 15-a de novembro 1856 en Altona, mortinta en la 2-a de junio 1924 en Karlsruhe-Grötzingen) estis germana pentristo.

VivoRedakti

Kallmorgen laŭ la patra volo fariĝu arkitekto kaj jam kiel 7-jaraĝulo trejnitis fare de la onklo Th. Kuchel en desegnado. Post la abiturienta ekzameno li komencis en 1875 ĉe la Artakademio de Düsseldorf studi ĉe Andreas Müller, Ernst Deger kaj E. G. Dücker. En 1877 li faris kune kun la amiko Konrad Lessing studvojaĝon en Bohemion kaj en Supran Frankonion. Lessing estis la filo de la de Kallmorgen ege ŝatata pejzaĝ- kaj historiaĵpentristo Carl Friedrich Lessing. Pro ties konsilo Kallmorgen kontinuigis la studojn en Karlsruhe kie li komence faris figurstudojn sub Ernst Hildebrandt sed pli kaj pli absorbiĝis de la tieaj artistaj rondoj kaj ilia societemo. En somero de 1878 li ekvojaĝis kun la fratoj Lessing en la Harcan regionon kaj kun Eugen Bracht en la Luneburgan Erikejon. Dum la vintra semestro KallImorgen li membriĝis al la disĉiplaro de Hans Gude provante pentri kelkajn vintromotivojn. Je la fino de 1880 li sekvis Gude al Berlino, kie li studis pluse ĉe Bracht.

En 1881 Kallmorgen revenis al Karlsruhe kaj aniĝis al la rondo ĉirkaŭ Gustav Schönleber kaj Hermann Baisch. Samjare li vojaĝis unuafoje kun Schönleber al Nederlando kie la vasta larĝeco de la pejzaĝoj ege impresis lin, kiel ankaŭ ties freŝaj kaj lumozaj koloroj. Kun Baisch li renkontiĝis en 1882 en Parizo; kune ili vizitis la vilaĝon Barbizon kaj la Nederlandon. Kun desegnoj pri Emden kaj la Frisaj Insuloj li famiĝis: ili estis kopiitaj (fototipoj) ĉe Haynel en Emden kaj publikigitis ĉe la eldonejo Wilhelm Spemann en Stuttgart. Eble li instigis tiam la eldonon de la unuaj artistaj poŝtkartoj. En 1888 Kallmorgen konstruigis en Grötzingen la domon Hohengrund kiu iĝis renkontiĝloko de multaj artistoj. Post mallonga tempo estiĝis en tiu pejzaĝa idilieco la Artista kolonio de Grötzingen kies anoj estis la pentristoj Kallmorgen, Kampmann, Biese, Hein, Fikentscher kaj Euler. Ĉe la fondo de la Artista ligo de Karlsruhe en 1896 Kallmorgen denove estis kuninstiganto. Atestas lian aktivan kunlaboron la granda nombro da litografiaĵoj presitaj tie.

En 1902 Kallmorgen, estante jam ekde 1891 profesoro sen docentodevoj, iĝis posteulo de Bracht en Berlino. Kun granda sukceso li daŭrigis la Schönleber-Baisch-skolon verkigante ĉefe pejzaĝon el la medio de Lauenburg/Elbe, Havelberg kaj motivojn de la haveno de Hamburgo. En 1918 Kallmorgen demisiis kaj retiriĝis kiel liberprofesiulo al Hajdelbergo.

GravecoRedakti

En lia frua kreiva periodo dominis la anekdotaj motivoj, ekzemple Feierabend (1885) kaj Der Brief aus Amerika (1884). Lia agado kiel ilustranto por gazetoj ankaŭ ege gravis (Vom Fels zum Meer, Daheim, Universum, Illustrierte Frauenzeitung). Poste ekgravis antaŭ ĉio du motivoj: la pejzaĝo de Badenio (i.a. ĉirkaŭ Karlsruhe) kaj Nederlando/Hamburgo. La influoj de Schönleber kaj Baisch ne nur senteblas ĉe la motivoelekto sed ankaŭ ĉe la realigo bilda de la temoj. Dume estis antaŭe ĉefa motivo la homo mem, la homa figuro poste iĝis nur parto de tuta bildo. Laŭ freŝa, impresionisma metodo Kallmorgen malkovris la belecojn kaj etosojn de urbo dum diversaj veterkondiĉoj, ekz. Markt bei Regenwetter (1884), Kriegsstraße im Schnee (1885), Geschirrmarkt in Karlsruhe (1887) kaj Der alte Bahnhof in Karlsruhe (1902). Plenas de suno kaj lumo verkoj kiel Das badische Dorf (Grötzingen) en arĝenta nebulaĝo merganta el valo.

Ankaŭ en Grötzingen li pentris la pluvon en Kirchgang am Sonntagmorgen (1897), kie la akvo trafluetas la stratojn roje kaj la aero etendiĝas malserene kaj malklare super la vilaĝo. La travivon de la nederlanda pejzaĝo bone videblas ĉe la verko Herbsttag in Amsterdam, Amsterdamer Straße bei Nacht, Schiffe im Amsterdamer Hafen (1889) kaj aliaj. La haveno de Hamburgo akiris en la persono de Kallmorgen sian kutiman pentriston! La etosokaptantaj bildoj kaj de la havena regiono (ekz. Abend im Hamburger Hafen) kaj de la pro pluvo malsekaj stratoj kun speguliĝantaj stratlanternoj (ekz. en la litografiaĵo Nasses Wetter, 1901) dokumentas la esprimivecon artistan de Kayllmorgen kaj lian interesan impresionisman kolornuancadon. En la 1890-aj jaroj Kallmorgen elstare kontribuis al la renesanco de litografio en kunlaboro kun la artista presejo Künstlerbund Karlsruhe.

PremiojRedakti

  • Membro de Akademie der Bildenden Künste, Berlino
  • plurfoje prezidento de Berliner Kunstausstellung
  • Kleine Goldmedaille, Berlin 1887
  • Große Goldmedaille, Berlin 1908; Große Goldmedaille, München 1905
  • Goldene Erzherzog. Ludwig-Medaille, Wien
  • kelko da medaloj en London (1887), Melbourne (1888) i.a.


LiteraturoRedakti

  • Die Rheinlande 1, 1900/01, S. 35, 43, 2, 1901/02, S. 68, 4, 1903/04, S. 432
  • M. Dreßler, in: Zs. f. Bildende Kunst NF 12, 1901, S. 1-9 (P), 13, S. 256
  • Die Kunst 17, 1907/08, S. 174, 184, 402
  • F. Naumann, Form u. Farbe, 1909
  • M. Osborn, in: Die Kunst 21, 1909/10, S. 411-24 (P, 25 Abb.), 484
  • Kat. d. Original-Lith. d. Künstlerbundes Karlsruhe, 1913
  • H. Werner, in: Daheim 53, 1917, Nr. 6, S. 17-20
  • J. A. Beringer, Bad. Malerei 1770-1920, 1922
  • C. Glaser, Die Graphik d. Neuzeit, 1922
  • R. Knab, Die Grötzinger Künstlerkolonie, in: Mein Heimatland 12, 4, 1925
  • F. Stahl, Erinnerungen an K., in: Berliner Tagebl. Nr. 183 v. 18.4.1925
  • A. v. Schneider, Bad. Malerei d. 19. Jh., 21968

Eksteraj ligilojRedakti