Friedrich Wilhelm Weber

germana kuracisto, politkisto kaj verkisto

Friedrich Wilhelm WEBER (naskiĝinta la 25-an de decembro 1813 en Driburg-Alhausen, mortinta la 5-an de aprilo 1894 en Nieheim) estis germana verkisto, kuracisto kaj politikisto. Li konsideratas reprezentanto de Butzenscheibenlyrik.

Friedrich Wilhelm Weber
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1813 (1813-12-25)
en Alhausen
Morto 5-an de aprilo 1894 (1894-04-05) (80-jaraĝa)
en Nieheim
Tombo Nieheim Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Greifswald
Universitato de Vroclavo
Gymnasium Theodorianum (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Zentrumspartei Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Friedrich Wilhelm Weber
Profesio
Okupo poeto
kuracisto
tradukisto
politikisto
verkisto
kuracisto-verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Weber studis en Greifswald kaj Vroclavo filologion unue, poste medicinon. Post vojaĝoj tra Germanujo, Francujo kaj Italujo, li ekloĝis en 1841 en la kuracloko Bad Driburg kaj fariĝis en 1856 kuracfont-fakkuracisto en Bad Lippspringe. De 1876 estis li privatulo en Thienhausen apud Steinheim transloĝigonte en 1887 al Nieheim.

Krom diversaj tradukoj (ekz. de Tennyson »Enoch Arden«, »Maud«; »Schwedische Lieder«, kantoj akompanotaj per piano) li publikigis epopeon prikantantan la batalon inter saksaj paganoj kontraŭ kristanaj misiistoj kun la titolo »Dreizehnlinden« (Paderborn 1878): ĝi furoris kaj pro perfekta stileco kaj nobla intrigo. Sekvis poezivolumo »Gedichte« (Paderborn 1881), »Marienblumen« (Köln 1885) kaj la norda epopeo »Goliath« (Paderborn 1892). Ĉi-verkare Weber ovacias religiajn sentojn sen iu konfesia prefero, kvankam anoj de ultramontanismo ja volis partianigi lin. De 1861 li estis deputito en la Prusa dua parlamentoĉambro por la partio Zentrumspartei.

Postmorte aperis ankoraŭ »Herbstblätter« (poemoj, Paderborn 1895).

Eksteraj ligiloj

redakti