Frigyes Hack [fridjeŝ hak], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Hack Frigyes Mihály estis hungara matematikisto, informatikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, vikipediisto. Lia filo estis Péter Hack.

Frigyes Hack
Persona informo
Naskonomo Hack Frigyes Mihály
Naskiĝo 15-an de januaro 1933 (1933-01-15)
en Újpest
Morto 20-an de februaro 2016 (2016-02-20) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Könyves Kálmán High School • Universitato Eötvös Loránd vd
Familio
Infanoj Péter Hack vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • pedagogo • vikipediisto vd
Laborkampo komputado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frigyes Hack[1] naskiĝis la 15-an de januaro 1933 en Újpest, li mortis la 20-an de februaro 2016 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Frigyes Hack maturiĝis en gimnazio en 1951, poste li akiris matematikan-fizikan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1955, geometrian diplomon en 1960. Post la unua diplomo li laboris en Szombathely, inter 1956-1965 li instruis en gimnazio en Budapeŝto. Li instruis inter 1963-1996 en la menciita universitato, poste li pensiuliĝis. En 1975 li doktoriĝis, en 1996 li akiris sciencan gradon Ph.D.. Ekde 2006 ĝis sia morto li verkis artikolojn en la hungara Vikipedio. Lia edzino naskis 2 filojn.

Liaj elektitaj libroj (kunaŭtoro) redakti

  • Függvénytáblázatok: Matematikai összefüggések (1967, poste preskaŭ ĉiujare eldonita)
  • Tanári segédkönyv (1972)
  • Az Eötvös Loránd Tudományegyetem Természettudományi Karának Szakmódszertani Közleményei VII. (1974)
  • Bevezetés a számítástudományba (1979)
  • ABC 80 (1983)
  • Fejezetek az informatikából (1992)
  • Matematika feladatgyűjtemény I-II. (1997)

Fontoj redakti

Referencoj redakti