Frigyes Henszelmann

Frigyes Henszelmann [fridjeŝ henselman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Henszelmann Frigyes estis hungara kemiisto, profesoro.

Frigyes Henszelmann [1] naskiĝis la 22-an de oktobro 1925 en Budapeŝto. Li mortis la 16-an de julio 1990 en Veszprém (urbo).

Biografio redakti

Frigyes Henszelmann frekventis gimnaziojn en Miskolc kaj en sia naskiĝurbo, poste li akiris kemian diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1947. Li instruis en la universitato ĝis 1953, poste li laboris en Veszprém (urbo) en kemia instituto. Ekde 1952 li ankaŭ instruis en Kemiindustria Universitato de Veszprém, kie li estis docento kaj katedrestro. Li kandidatiĝis en 1968.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Kohósalak cementipari felhasználása (1950)
  • Kalciumkarbid hidrofobizálása (1958)
  • Szervetlen pigment szuszpenziók vízoldható sótartalmának eltávozása fluidizációs eljárással (1967)

Fontoj redakti