Sonogno
Sonogno estas komunumo de la Komunumaro Verzasca kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 95 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Sonogno | |
---|---|
Blazono de Sonogno | |
Sonogno | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Locarno |
Komunumaro | Verzasca |
Koordinatoj | 46° 21′ 0″ N 8° 47′ 2″ O / 46.35000 °N, 8.78389 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 21′ 0″ N 8° 47′ 2″ O / 46.35000 °N, 8.78389 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 95 |
Areo | 37,52 km² |
Alteco | 919 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6637 |
Komunumkodo | 5129 |
Mapo de Sonogno |
Geografio
redaktiSonogno situas tute malantaŭe en la Valo Vercasca, proksimume 25 kilometrojn nordoriente de Locarno. Sude de la vilaĝo Sonogno la rivereto Redorta kunfluas kun Verzasca. La komunumo konsistas el la vilaĝo Sonogno kaj la setlejoj Faied (1001 m s.m.), Fraced (1041 m s.m.) kaj Froda (955 m s.m.) en la valo de Redorta, la alpopaŝtejo Püscen Negro (1343 m s.m.), kio atingeblas de Fraced pere de aertelfero, kaj Cabioi (1079 m s.m.), Pinell (937 m s.m.), Secada (992 m s.m.) kaj Vald (1028 m s.m.) ĉe la bordo de la rivero Verzasca.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 37,52 km², de kiuj 30,0% estas kovritaj de arbaro, 14,0% servas por agrikulturo kaj 0,5% por setlado. Pli ol la duono de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto.[2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Sonogno limas en nordo al Chironico, en oriento al Frasco, en sudoriento al Cugnasco-Gerra, en sudokcidento al Brione (Verzasca) kaj en okcidento al Lavizarra.
Trafiko
redaktiSonogno situas flanke de la gravaj trafikvojoj. En Sonogno finiĝas la veturebla valvojo tra la Valo Verzasca. Pere de la poŝtaŭtolinio al Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Sonogno datiĝas el la jaro 1200 kiel Sornono. Dum mezepoko Sonogno estis flagloko de la valkomunumo Verzasca. De 1395 ĝis 1843 Sonogno formis komunumon kune kun Frasco. En 1843 Frasco kaj Sonogno disiĝis. En la jaro 1974 estis malfermita en Sonogno muzeo pri la Valo Verzasca.[3]
Apartaĵoj
redaktiEn Sonogno ludis la fame konata porinfana romano La nigraj fratoj de la germana verkista paro Lisa Tetzner kaj Kurt Held, kiu rakontas la vivhistorion de la knabo Giorgio, kiu devis sin servute vendi al kamenpurigisto en Milano.
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Sonogno – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Vilaĝocentro de Sonogno
-
Preĝejturo de Sonogno