Ballens

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Froideville (Ballens))
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Ballens (stacidomo) kaj Ballens-Froideville (stacidomo).

Ballens estas komunumo en la Distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 469 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Ballens
Blazono de Ballens
Blazono de Ballens
Blazono de Ballens
Ballens
Ballens
Ballens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 33′ 14″ N 06° 22′ 26″ O / 46.55389 °N, 6.37389 °O / 46.55389; 6.37389 (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 14″ N 06° 22′ 26″ O / 46.55389 °N, 6.37389 °O / 46.55389; 6.37389 (mapo)
Areo 8,48 km²
Alteco 710 m super marnivelo
Poŝtkodo 1144
Komunumkodo 5423
Mapo de Ballens
Situa mapo de Ballens
vdr

Geografio redakti

La komunumo Froideville situas sur alta tavolo sude de la Ĵurasa Montaro en distanco de proksimume 11 kilometroj nordokcidente de la distriktĉefurbo Morges, 22 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano, kaj 42 kilometrojn nordoriente de Ĝenevo. La riveroj Veyron (alfluanto de Venoge) kaj Boiron (kiu tie fontas) trafluas la komunumon. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Ballens kaj Froideville.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,48 km², de kiuj 29,1% estas kovritaj de arbaro, 64,0% servas por agrikulturo kaj 5,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Froideville limas en nordo al Mollens, en oriento al Apples, en sudo al Yens, en sudokcidento al Bière kaj en okcidento al Berolle.

Trafiko redakti

Tra la komunumo Ballens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 128 de Bière al Morges. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de proksimume 10 kilometroj sudoriente de la komunumo apud Morges. Pere de la mallarĝspura trama fervojo de Morges tra Apples al Bière la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ballens datiĝas el la jaro 1139 kiel Barlens. Dum mezepoko Ballens apartenis al la malgranda Senjorejo Froideville, kion konfirmis post jarcentaj disputoj en la jaro 1437 Senjoro Rikardo de Colombier. La senjorecon pri Ballens dividis inter si la Baronoj de Aubonne kaj la Abatejo Romainmôtier. Ek de 1701 Ballens apartenis al la berna Voktejo Aubonne. Post la Helveta Revolucio de 1798 Ballens estis atribuita al la Distrikto Aubonne. Kun efiko de la 1-a de januaro 2008 la komunumo surbaze de la administra reformo de 2006 estis atribuita al la grandigita Distrikto Morges.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti