Gábor Márkus (kuracisto)

kuracisto

Gábor Márkus [mArkuŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Márkus Gábor (naskiĝis la 8-an de junio 1922 en Budapeŝto, mortis la 29-an de aprilo 2012 en Buffalo) estis hungara-usonana kuracisto, onkologo, profesoro, membro (ekstera (1994)) de Hungara Scienca Akademio. [1]

Gábor Márkus
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1922 (1922-06-08)
en Budapeŝto
Morto 29-an de aprilo 2012 (2012-04-29) (89-jaraĝa)
en Bufalo
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • biokemiisto • onkologo
vdr

Biografio redakti

Gábor Márkus frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1947. En la sekva jaro helpe de stipendio li plulernis en Universitato Stanford, kie li akiris sciencan gradon Ph.D. Li restis en Usono, eĉ en la universitato, kie li instruis kaj esploris. Inter 1953 kaj 1957 li laboris en universitata infanhospitalo en Filadelfio (Usono), poste en instituto en Buffalo. Li ankaŭ instruis en la universitato ĝis la emeritiĝo. Li ricevis signifan usonan premion en 1981. Li akiris tutmondan famon pri esploroj de sangokoaguloj, sed li estis aktiva ankaŭ en esplorado de kanceroj.

Fontoj redakti