Gérce

vilaĝo en la departemento Vas (Vaŝ) de Hungario

Gérce estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Sárvár.

Bazaj informoj

redakti

La komunumo situas laŭ la ĉefvojo inter Sopron kaj Balatono. Sárvár troviĝas 10, Celldömölk 14, Vasvár 30 km-ojn.

Historio

redakti

La unua mencio devenas el la mezepoko. Memstara proksima vilaĝo Tacskánd (taĉkand) iam aliĝis al Gérce. La loĝantaro okupiĝas precipe pri vinberokulto.

Vidindaĵoj

redakti

La vilaĝo havas mezepokan katolikan preĝejon pri Apoteozo de Sankta Kruco, kiu barokiĝis kaj paroĥo aldoniĝis. La luterana preĝejo konstruiĝis en 1794.