Géza Dezső Fekete
Géza Dezső Fekete [deĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fekete Géza Dezső estas hungara skulptisto. Lia patro estis Géza G. Fekete.
Géza Dezső Fekete | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de januaro 1939 en Budapeŝto |
Morto | 20-an de decembro 2021 (82-jaraĝa) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Géza G. Fekete |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |

Géza Dezső Fekete [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1939 en Budapeŝto.
Biografio Redakti
La familio Fekete estis deportita al Hajdúhadház en 1951, sed en la sekva jaro ili povis hejmenveni. La juna Géza abiturientis en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1965. Liaj plej gravaj instruistoj estis Pál Pátzay, János Kmetty, Károly Antal kaj Iván Szabó (skulptisto). Inter 1965-1973 li instruis en belarta rondo. Intertempe en 1963 li edziĝis, baldaŭ 2 gefiloj naskiĝis. Li kreas krom skulptaĵoj medalojn kaj ankaŭ restaŭradas.
Elektitaj solaj ekspozicioj Redakti
- Budapeŝto (1973, 1981, 1988, 1995)
- Győr (1975)
- Székesfehérvár (1983)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj Redakti
- Miskolc (1971, 1973, 1977)
- Hódmezővásárhely (1965-1978)
- Sopron (1979)
Elektitaj skulptaĵoj Redakti
-
Peter Falk (nur la kapo)
-
Leporo