Géza Marton
Géza Marton, laŭ hungarlingve kutima nomordo Marton Géza estis hungara juristo, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1939).
Géza Marton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de marto 1880 en Lovasberény |
Morto | 27-an de decembro 1957 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 20. körönd-1-19/20 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Lajos Marton (teologo) |
Okupo | |
Okupo | juristo universitata instruisto |
Géza Marton naskiĝis la 9-an de marto 1880 en Lovasberény. Li mortis la 27-an de decembro 1957 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGéza Marton studis en universitato en Budapeŝto, poste en Parizo. En 1907 li ekinstruis en jura akademio en hungara urbo Máramarossziget (nuntempa Sighetu Marmației en Rumanio). Ekde 1911 li instruis en Budapeŝto, poste en Kecskemét kaj Debrecen, fine denove en Budapeŝto. Pri la juro li verkis universitatajn lernolibrojn. Li ricevis premion Kossuth en 1957.
Elektitaj disĉiploj
redaktiVerkaro (elekto)
redakti- A furtum mint delictum privatum 1911
- A nemzetközi jog jogiságának kérdéséhez 1917
- Verschuldensprinzip 1926
- Les fondements de la responsabilité civile 1938
- A római jog elemeinek tankönyve 1922, ... la sesa eldono en 1947
- A római magánjog elemeinek tankönyve 1958