VIDA Géza estis rumanuja hungara skulptisto naskita en Nagybánya la 28-an de februaro 1913 kaj mortinta samloke la 11-an de majo 1980. Li estis la patro de arthistoriisto György Vida.

Géza Vida
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1913 (1913-02-28)
en Baia Mare
Morto 11-an de majo 1980 (1980-05-11) (67-jaraĝa)
en Baia Mare
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioRumanio
Okupo
Okupo skulptisto • sindikatisto
vdr

Biografio redakti

Vida lernis ĉe Sándor Ziffer en Baia Mare. Inter 1942-44 li studis en Budapeŝto en Hungara Arta Altlernejo ĉe Bory Jenő. En 1950 li iĝis instruisto en la loka arta mezlernejo, ekde 1954 ĝia direktoro. Ekde 1947 li ekspoziciis. Li laboris per ligno kaj tre malofte per ŝtono.

Premioj, distingoj redakti

  • 1953: Ŝtata Premio;
  • 1957: Eminenta Majstro de Arto;
  • 1963: Loborordeno I-a grado;
  • 1968: Kultura Meritordeno I-a grado;
  • 1971: Premio de Ŝtata Komisio por Kulturo kaj Arto;
  • 1974: Ano korespondanta de Rumana Akademio.

Individuaj ekspoziccioj redakti

Elektitaj grupaj ekspozicioj redakti

  • 1958 • XXIX. Velencei Biennálé, Venecio

Publikplacaj kreaĵoj redakti

  • Monumento pri rumana soldato (1964, Carei)
  • Partizan-monumento (ŝtono, 1972, Moisei).

Bibliografio redakti

  • Marin Mihalache:Vida Géza, Corvina Kiadó, Budapest, 1975.
  • MURÁDIN J.: ~ vallomásos szobrai, Utunk, 1986. szeptember 5.
  • FLORESCU, M.: Comemorare ~, Arta, 1988/2.
  • NAGY P.: Barangolás a képzőművészetben, Budapest, 1999.

Fonto redakti