GRAIN
mediprotekta neregistara organizaĵo
La organizaĵo GRAIN (la nomo aspektas kvazaŭ mallongigo, sed simple estas nurmajuskla formo de la angla vorto por greno) estas internacia mediprotekta neregistara organizaĵo, kiu luktas kontraŭ la monopolado de genetike modifitaj semoj, unuavice la biokemia firmao Monsanto.
GRAIN | ||
---|---|---|
![]() | ||
neprofitcela organizaĵo | ||
Dum | 1990 – | |
Tipo | mediprotekta neregistara organizaĵo | |
Fondodato | 1990 laŭjure | |
Sidejo | Barcelono, Katalunio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
En 2011 al la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo (multlingva)
- baza klariga filmeto pri la temo (hispane, france, portugale, germane, angle, jen itale kun subtitoloj, per Jutubo facile ŝalteblaj al iom modesta Esperanto)
- oficiala paĝo en la retejo facebook (la asocio ankaŭ ceeestas en aliaj sociaj retejoj)
Vidu ankaŭRedakti
- Percy kaj Louise Schmeiser, kiuj jam en 2007 honoriĝis per la premio de ĝusta vivmaniero, luktante pri la sama temaro