Gaberje (Lendava)
Gaberje, hungare Gyertyános [djertjAnoŝ] estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Lendava. La hungaroj uzis ankaŭ la pli precizan nomon Zalagyertyános.
Gaberje | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 504 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 83 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 33′ N, 16° 25′ O (mapo)46.54790816.410747Koordinatoj: 46° 33′ N, 16° 25′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 162 m [+] | ||
Areo | 6,06 km² ( 606 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Gaberje situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ maldekstra bordo de Muro (rivero), laŭ ĉefvojo Beltinci-Lendava.
Historio redakti
Ĝis fine de la 1-a mondmilito Zalagyertyános apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.