Gabriel Cornelius Ritter von MAX (23a de Aŭgusto 1840 – 24a de Novembro 1915) estis aŭstria pentristo naskiĝinta en Prago.

Gabriel von Max
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1840 (1840-08-23)
en Prago
Morto 24-an de novembro 1915 (1915-11-24) (75-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Alter Südfriedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno • Academy of Fine Arts, Prague • Akademio de Belartoj de Vieno
Familio
Patro Josef Max
Patrino Anna Max
Frat(in)o Heinrich Max
Infanoj Colombo Max • Corneille Max
Okupo
Okupo pentristo • pedagogo • universitata instruisto • instruisto
Verkoj Monkey before skeletton
The Raising of Jairus' Daughter
vdr
Simioj kiel artojuĝistoj, 1889.

Inter liaj studoj estis parapsikologio (somnambulismo, hipnoto, spiritismo), darvinismo, azia filozofio, la idearo de Schopenhauer, kaj variaj mistikaj tradicioj. Li studis pentrarton en Prago, Vieno, Munkeno, kaj sekvis la tendencon de la malhelkolora skolo de Carl Theodor von Piloty ĝis la 1870-aj jaroj. Poste li ŝanĝiĝis al pli helaj koloroj. Li estis membro de la Teozofia societo. Gabriel Max ĉirkaŭis sin de familio de simioj, kiujn li pentris ofte, foje portretante ilin kiel homoj. Max, kun siaj kolegoj, ofte uzis fotojn por apliki ilin al pentraĵoj. La granda nombro de fotoj de simioj en lia arkivo atestas pri ties uzado kiel rekta traduko al siaj pentraĵoj.

Gabriel von Max estis grava artisto kiu eliris el la Piloty Skolo, ĉar li abandonis la temojn de la Grunderzeitliche (ĝenrismo kaj historio), por disvolvigi alegori-mistikan pentrartan stilon, kiu iĝis tipa de la Secesia Pentrarto.

Galerio redakti