Gamás
Gamás [gamAŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Fonyód.
Bazaj informoj
redakti- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.6209/17.7623
- Areo: 43 km²
- Loĝantaro: 850
- Poŝtkodo: 8685
- Telefonprefikso: 85
Situo
redaktiGamás situas sur deklivoj, fine de sakovojo. Balatonboglár troviĝas 23, Fonyód 25, Tab 30, Budapeŝto 176 km-ojn.
Historio
redaktiAntaŭ la hungaroj romianoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1055 en formo "Gamuz". En 1715 oni komputis en la vilaĝo 9 familiojn. En 1855 pro ĥolero mortis 164 vilaĝanoj. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, poŝto.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Maria de 1814
Famuloj
redaktiGamás estas konata, kiel la naskiĝloko de esperantisto József Halász kaj juristo Gusztáv Beksics.