Léon Gambetta

(Alidirektita el Gambetta)

Léon GAMBETTA (naskiĝis la  2-an de aprilo 1838(nun 1838-04-02) en Cahors, mortis la 31-an de decembro 1882 en Sèvres) estis franca politikisto respublikano. Membro de la registaro en 1870, ĉefo de la opozicio en la venontaj jaroj, estis unu el la ĉefaj politikistoj plej gravaj el la unuaj jaroj de la Tria Respubliko kaj ludis ŝlosilan rolon en la epoko de la respublika reĝimo en Francio post la falo de la Dua Imperio.

Léon Gambetta
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1838 (1838-04-02)
en Cahors
Morto 31-an de decembro 1882 (1882-12-31) (44-jaraĝa)
en Ville-d'Avray
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per stomaka kancero vd
Tombo Panteono de Parizo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioReĝlando Sardio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Partio Republican Union vd
Subskribo Léon Gambetta
Familio
Amkunulo Léonie Léon vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis prezidanto de la Ĉambro de Deputitoj (1879-1881), poste Prezidanto de la Konsilio kaj ministro pri eksteraj aferoj de la 14a de novembro 1881 al la 30a de januaro 1882.[1]

Notoj redakti

  1. Yvert 2007, p. 330.

Bibliografio redakti

  • Benoît Yvert (dir.), Premiers ministres et présidents du Conseil. Histoire et dictionnaire raisonné des chefs du gouvernement en France (1815-2007), Paris, Perrin, 2007, 916 p.

Vidu ankaŭ redakti