Gastone GAMBARA (Imola, 10-a de novembro 1890 - Romo, 27-a de februaro 1962) estis itala militisto, kiu atingis gradon de generalo, elstara ĉefe pro sia agado dum la Dua Mondmilito en Nordafriko kaj en la sangelverŝa subpremado super la rezistantoj kaj civiluloj en la okupita Jugoslavioda. Li elstaris ankaŭ en diversaj agoj de tipo imperiisma de la itala faŝismo, kiel sia interveno en la Hispana Enlanda Milito apoge al la flanko de la insurekciaj puĉistoj, poste estrita Francisco Franco,) aŭ la invado de Etiopio.

Gastone Gambara
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1890 (1890-11-10)
en Imola
Morto 27-an de februaro 1962 (1962-02-27) (71-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Militkariero redakti

Li partoprenis en en la Unua Mondmilito kaj en la invado de Etiopio, kiu rezultis en la fina aneksado de Etiopio al la Regno Italio.

El 1938 li estis destinita de Benito Mussolini al Hispanio, kie li formis parton de la Corpo di Truppe Volontarie,[1]​ apoge al la flanko de la generalo Francisco Franco kaj dum la Hispana Enlanda Milito kie Gambara partoprenis en la konkero de Alikanto nome la lasta grava urbo en teritorio de la respubliko kie la italoj klopodis akcepti kapitulacon de la milicanoj de la Popola Armeo de la Respubliko kaj permesi ties foriron perŝipe, sed la stabanaro de Franco ne permesis tion.

En 1939, dum la Dua Mondmilito li partoprenis en la okupado de Albanio. Poste li estis sendita al Grekio kaj al Nordafriko ĉe Rommel, kiu plendis pro la manko de kunlaboro de la italoj kaj Gambara partikulare. Poste li estis sendita al Balkanio kaj precize al Kroatio kaj Slovenio, kie li subpremadis rezistantojn. En tiu posteno li restis ĝis septembro 1943, kiam Italio petis pacon separate kun la aliancanoj kaj la italaj trupo estis senarmigitaj farae de la Wehrmacht. Tamen, restis fidela al la reĝimo de Mussolini ĉar li deĉiame estis konvinkita faŝisto. Tiele li servis por la Itala Socia Respubliko sed li kaj lia ŝtateto jam ne havis trupojn. Post la fino de la milito, Gambara estis militprizonulo, akuzita je militkrimoj kontraŭ prizonuloj en koncentrejoj de Slovenio.

Notoj redakti

  1. «Biografías del bando nacional». www.guerracivil1936 (kastililingve). [1] Arkivigite je 2008-08-20 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 14an de februaro de 2018.