Krokodili

(Alidirektita el Gaviali)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Krokodili (la verbformo de "krokodilo") estas Esperanta idiotismo kun la signifo "en Esperanta medio paroli lingvon kiu estas la denaska lingvo de iuj ĉeestantoj".[1] Kelkfoje oni uzas la vorton pli ĝenerale, kun la signifo "en Esperanta medio paroli ajnan lingvon krom Esperanto".

Signo "Ne krokodilu" en Kastelo Greziljono
10-Stela plasta monero. En la antaŭparto de la monero aperas krokodilo, tio estas pro tio ke tiu ĉi monero estas la plej uzata en la drinkejo, do post iom da drinkado oni "ekkrokodilas".

Krokodilado estas ĝenerale malakceptata inter esperantistoj. Oni volas eviti ĝin por pli bone praktiki Esperanton, por ke oni povu bone uzi ĝin, kiam oni vere bezonas ĝin, parolante kun eksterlandanoj. Homoj, kiuj nur malofte povas vojaĝi eksterlanden, alikaze preskaŭ neniam havus la eblecon praktiki sian Esperanton. Dum internaciaj Esperanto-renkontiĝoj, krokodilado povas kaŭzi nekomprenon, kaj tial estas eĉ malpli akceptata ol en kunvenoj de samlandanoj. Aldone, krokodilado povas kaŭzi malbonan impreson al vizitantaj ĵurnalistoj aŭ aliaj eksteruloj ĉe la aranĝoj, ĉar ili povus pensi ke per Esperanto oni ne povas bone esprimi sin. Ĉiuj ĉi kialoj kune igas la krokodiladon malakceptata inter esperantistoj, tiel ke ili ofte instigas homojn paroli Esperanton, eĉ se tio ne absolute necesas por rektaj komunikaj kialoj.

Tamen, foja krokodilado kun komencantoj por klarigi gramatikajn detalojn estas pli akceptata. Sed multaj preferas alparoli komencantojn per simpla, malrapida Esperanto, por ke ili baldaŭ plibonigu sian lingvoscion.

Paroli en fremdlingvo por plibonigi sian scion de alia fremdlingvo en Esperanto-aranĝo estas iom pli akceptata trajto.

Etimologio redakti

 
Nilkrokodiloj

Pri la etimologio de la esprimo krokodili oni ne certas. Tamen ekzistas pluraj klarigaj teorioj:

Onidire krokodiloj ploras manĝante viktimojn. Analoge, krokodilanto plendas pri la fato de Esperanto, sed mem kontraŭefikas ĝin.

La uzon de "krokodilo" por slange indiki neesperantiston enkondukis la italdevena Ferrari, taksiisto en Parizo dum la 1930-aj jaroj. "Kion volas tiuj krokodiloj?" li kutime apostrofis la neesperantistojn, kiuj brue envenis la kafejon kie li estis babilanta en Esperanto kun samideanoj. Ankoraŭ nun kelkfoje "krokodilo" sinonimas al neesperantisto. Tamen, pli ofte ĝi signifas "Esperanto-parolanto, kiu en Esperanto-medio parolas nacilingve".[noto 1]

Iom alimaniere raportas la originon de la enkonduko de "krokodilo" en p.185 de sia verko Lingvaj Babilaĵoj Andreo Ĉerpiljodo, raportante el la buŝo de Roĝero Bernardo, kiu mem spertis surloke tiujn momentojn kun Ferari'.

Alia klarigo de "krokodili" devenas el la Cseh-metodo de instruado. Kiam Andreo CSEH instruis, li ĉiam kunportis lignajn bestojn. Dum liaj kursoj neniu rajtis paroli sian gepatran lingvon, krom se tiu havis la krokodilon en la mano.

La fenomeno de fanatikaj kontraŭ-krokodilistoj redakti

 
Bildo de Ludwik Zamenhof ignorante krokodilon kreita per la artefarita neŭra reto DALL-E 2.

Ekzistas en la Esperanto-movado ankaŭ la fenomeno de fanatikaj kontraŭ-krokodilistoj. Temas pri personoj, kiuj fervore kaj fanatike atakas ĉiun, kaj precipe komencantojn, kiuj dum Esperanto-renkontiĝoj elbuŝigas neesperantlingvan vorton per la akretona frazeto: "Ne krokodilu!". Tiu ĉi fenomeno ne malofte komplete senkuraĝigas komencantojn, kiuj poste neniam plu partoprenas Esperanto-renkontiĝojn. La bona intenco, ke oni instigu la homojn praktiki sian Esperanton kaj plibonigi sian lingvokonon, per tia konduto tiam turniĝas al forbarilo por novaj lernantoj kun la tute kontraŭa efiko.

Aliaj reptiliecaj verboj redakti

Laŭ krokodili, kelkaj esperantistoj kreis vortojn laŭ la nomoj de aliaj reptilioj por priskribi la uzadon de unu lingvo en la medio de alia. Tamen, tiuj esprimoj ne estas tiel konataj kaj uzataj kiel krokodili.

Aligatori kaj kajmani redakti

Aligatori redakti

 
Aligatoro

Aligatori signifas "en Esperanta medio paroli alian lingvon ol Esperanton, kiu estas gepatra lingvo de nur parto de la ĉeestantaro". Oni diras aligatori, ĉar oni parolas la lingvon de la aliulo.

Tamen, la preciza difino de aligatori povas iomete varii. Pli malofte, ĝi priskribas kiam oni uzas lingvon, kiu estas nek sia denaska lingvo nek Esperanto.

Homon, kiu aligatoras, oni kelkfoje nomas aligatoro.

Kajmani redakti

 
Kajmano

Kajmani signifas "en Esperanta medio paroli lingvon alian ol Esperanton, kiu estas gepatra lingvo de neniu ĉeestanto". Oni diras kajmani, ĉar kaj unu homo kaj la alia parolas fremdan lingvon.

Tamen, la preciza difino de kajmani povas iomete varii. Pli malofte, ĝi priskribas kiam oni uzas lingvon, kiun neniu en la rondo povas kompreni.

Homon, kiu kajmanas, oni kelkfoje nomas kajmano.

Akcepto de aligatorado kaj kajmanado redakti

En la plej multaj situacioj, aligatorado kaj kajmanado estas same malakceptataj inter esperantistoj kiel krokodilado. Tamen, dum kelkaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj, oni organizas apartan programeron nomitan aligatorejo, dum kiu oni nur rajtas aligatori kaj kajmani, por ke oni praktiku sian scipovon de fremdlingvoj. Aŭ ekster tiaj aligatorejoj, aligatorado kaj kajmanado por plibonigi sian scipovon de fremdlingvo estas pli akceptata trajto ol krokodilado.

En la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kutime estas organizata "ekspresa kurso" pri la lingvo de la kongreslando. Kvankam oni tie uzas ankaŭ ne-esperantan lingvon, tio ne estas rigardata kiel aligatorado aŭ kajmanado, ĉar la lingvo de la instruado restas Esperanto.

Reptiliumi redakti

Reptiliumi estas esprimo kun la signifo "krokodili, aligatori, aŭ kajmani", do "en Esperanta medio paroli ajnan etnan lingvon krom Esperanto". Ĝi tamen estas tre malofta, kaj anstataŭe, oni ĝenerale diras simple krokodili.

Gaviali redakti

 
Gavialo

Gaviali signifas "paroli Esperanton, kiam alia lingvo pli taŭgus" aŭ "uzi Esperanton por ke ĉeestantaj ne-esperantistoj ne komprenu nin". Unuvorte, ĝi signifas malkrokodili.

Inter esperantistoj, gaviali (en la unua signifo) estas kutime pli akceptata ol krokodili, ĉar per ĝi oni praktikas sian scipovon de Esperanto, por ke oni poste povu uzi ĝin, kiam oni vere bezonas ĝin, parolante kun eksterlandanoj. Gaviali en la dua signifo ofte okazas, kiam malmultaj esperantistoj renkontiĝas ekster Esperanto-aranĝo, kaj estas kune kun ne-esperantistoj. Se ili volas komuniki ion sen esti komprenataj de la ne-esperantistoj, ili povas uzi Esperanton. Tion oni nomas "gaviali" (en la dua signifo de la vorto). Tiun agon ne-esperantistoj povas konsideri ĝena.

Homon, kiu gavialas, oni kelkfoje nomas gavialo.

Lacerti redakti

 
Lacerto

Lacerti plej ofte signifas "en Esperanta medio paroli alian planlingvon ol Esperanton".

Pli malofta signifo estas "en Esperanta medio, inter parolantoj kun similaj denaskaj lingvoj, uzi sian gepatran lingvon". Ekzemple kiam hispana esperantisto parolas la hispanan al brazila esperantisto, kaj nur estas komprenata pro la simileco inter la hispana kaj la portugala.

Lacerti (en la pli kutima, unua, signifo) estas multe malpli kutima fenomeno ol la aliaj reptiliumadoj. Pro tio ne ekzistas tiom fortaj sintenoj kontraŭ ĝi kiel kontraŭ la aliaj reptiliumadoj. Multaj esperantistoj tamen ĝenerale malaprobas aliajn projektojn por internacia helplingvo, kaj tial ankaŭ koleriĝus aŭdi ilin en Esperanta aranĝo. Tamen la planlingvo Tokipono, kiu ne celas esti internacia helplingvo, estas populara inter esperantistoj (instruata en apartaj kursoj ekzemple jam en 2003 dum la IS). La fakto, ke ĝi ne estas konkurenco al Esperanto, faciligas ĝian vojon al "akceptata lacertado".

Homon, kiu lacertas, oni kelkfoje nomas lacerto.

kokosila en Tokipono redakti

 
Kelkaj oficialaj signoj por neologismoj en la tokipona skribisitemo sitelen sitelen, kun kokosila en la mezo.

En Tokipono ekzistas la slanga vorto kokosila, kiu havas la signifon "en tokipona medio paroli alian lingvon ol Tokiponon".[2] Ĝi estas rekta tokiponigo de la esperanta vorto "krokodilas". La vorto ekestis, kiam Sonja Lang, kreinto de Tokipono kaj esperantisto, spontanee uzis ĝin en tokipona babilejo en aprilo de 2020. Ĉirkaŭ unu jaron poste Lang trovis en granda enketa esploro pri uzado de tokipono, ke la vorto estis uzata de ĉirkaŭ 50% de tokiponaj parolantoj.[3] Pro tio ŝi nomis la vorton kokosila grava parto de Tokipono en sia verko Toki Pona Dictionary, kune kun 15 aliaj ofte uzataj neoficalaj vortoj.[4]

Jam multe pli frue estis en Tokipono por simila celo uzata la frazo toki akesi, t.e. "paroli reptilie".

Notoj redakti

  1. Por nelonge nomi neesperantistojn, homojn fremdajn al Esperanto-movado kaj Esperanto-kulturo, oni malofte uzas pruntitajn vortojn gaĝo (el la cigana) kaj gojo (el la jida).

Referencoj redakti

  1. Schor, Esther. Crocodiling in Esperanto On the Streets of Hanoi (angle). Forward. The Forward Association (2007-08-22). Alirita 2015-11-30. “Krokodili — “to crocodile” — means to speak one’s native language at an Esperanto gathering.”.
  2. Moniz, C. Ryan. nimi ale pona (esperante) (2021-12-14). Alirita 2021-02-02. “kokosila — krokodili; paroli netokipone en situacio, kie Tokipono estus pli taŭga”.
  3. Lang, Sonja (2021-05-02). nimi_pi_pu_ala.txt (angle). Alirita 2021-02-02.
  4. Lang, Sonja. (2021-07-18) Toki Pona Dictionary (angle), p. 22. ISBN 9780978292362.

Vidu ankaŭ redakti