Gbely
urbo de Slovakio
Gbely, hungare kaj germane Egbell estas urbo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Skalica.
Gbely | ||
hungare: Egbell, germane: Egbell | ||
urbo | ||
Preĝejo en Gbely
| ||
|
||
Oficiala nomo: Gbely | ||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Trnava | |
Distrikto | Distrikto Skalica | |
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Supra Hungarujo | |
Parto de | Záhorie | |
Situo | Gbely | |
- alteco | 190 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 42′ 58″ N 17° 07′ 20″ O / 48.71611 °N, 17.12222 °O (mapo) | |
Areo | 59,945 km² (5 994,5 ha) | |
Loĝantaro | 5 195 (31.12.2010) | |
Denseco | 86,66 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1392 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 908 45 | |
Telefona antaŭkodo | +421-34 | |
Aŭtokodoj | SI | |
NUTS | 504351 | |
Situo enkadre de Regiono Trnava
| ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.gbely.sk | ||
![]() | ||
![]() |
Situo
redaktiGbely situas je 21 km sudokcidente de Skalica.
Historio
redaktiLa urbeto estis loĝata jam dum la neolitiko. Ĝi estis unuafoje menciita en 1392. En la 16-a j.c. ĝi ekhavis la rangon kampurbo. En 1602 Stefano Bocskai forbruligis la urbon, post kelkaj jaroj la turkoj agis same tiel. Oni malkovris tie tergasan kampon en 1914. Ĝi apartenis ĝis Traktato de Trianon al Hungario, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Szakolca, poste jam kiel Gbely al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio.
Ĝi havas ĉirkaŭ 5000 loĝantojn, ĉefe slovakojn. Vidindaĵo estas katolika preĝejo omaĝe al Sankta Miĥaelo el 1852.
Ĝemelurboj
redaktiKonataj urbanoj
redakti- Ferdinand Juriga
- József Csárszky, hungara-slovaka episkopo naskiĝis en la iama Egbell
- Károly Lányi, hungara-slovaka pastro tie mortis