Gemerské Michalovce

Gemerské Michalovce situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Gemerské Michalovce, hungare Gömörmihályfalva estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo redakti

Gemerské Michalovce situas sur malebenaĵo, sub piedoj de monto 304 m-ojn alta, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Tornaľa troviĝas 10 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1413 en formo "Myhalfalwa". En 1910 loĝis en Gömörmihályfalva 167 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Gömörmihályfalva apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Gömörmihályfalva rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume slovakoj alvenis. Kolĥozo formiĝis en 1952. Inter 1971-1990 la vilaĝo e estis municipo. En 2001 loĝis en Gemerské Michalovce 97 da homoj, (76 hungaroj, 21 slovakoj).

Vidindaĵo redakti

Eksteraj ligiloj redakti