Georgo Agrikola (humanisto)

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Georgo Agrikola.

Georgo Agrikola (1530-1575) estis germana humanisto, kuracisto, pedagogo kaj patro de la germana kuracisto Johann Georg Agricola (1558-1633). Li faris siajn unuajn studojn en Ambergo kaj en la 22-a de septembro 1548 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Vitenbergo kie li diplomiĝis pri Majstreco en la 3-a de aŭgusto 1553. Li estis proksima amiko al Filipo Melanktono (1497-1560), kiu rekomendis lin kiel profesoro en la Latina Lernejo de Sankta Marteno en Ambergo[1], kie li fariĝis rektoro inter 1555 kaj 1569.

Georgius Agricola
(1530-1575)
Hahnbach, urbo kie li naskiĝis
Hahnbach, urbo kie li naskiĝis
Persona informo
Naskiĝo 1530
en Mimbach,  Germanio
Morto 12-a de januaro 1575
en Ambergo,  Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Wittenberg
Familio
Infanoj Johann Georg Agricola vd
Profesio
Okupo pedagogokuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sub lia gvidado la institucio prosperis. Dum tiu tempo li tenis interrilatojn kun Paul Eber (1511-1569) kaj Johano Sturmo (1507-1589). Ĉar li estis oponanto de Johanno Kalvino (1509-1564) la palatina elektisto neis al li transiĝon al la Pedagogia Kolegio. Tiamaniere ke li sin donis al fondo de la memstudio pri Medicino kaj ekde 1569 li studis en la Universitato de Vitenbergo kie li ricevis sian doktorecon en la 6-a de aprilo 1570.

Selektita verkaro redakti

  • De Epilepsia, Amberg, 1570
  • Oratio de vita galeni ... cum doctore in medicinae renunciarentur viri doctissimi D. Georgius Agricola Ambergensis et D. Fabianus Summer

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti