Federacia vojo 33

interregiona vojo en Germanio
(Alidirektita el Germana federacia vojo 33)

La federacia vojo 33 - germane Bundesstraße 33 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 120 kilometrojn tra la federacia lando Baden-Virtembergo. La plej okcidenta punkto estas la komunumo Willstätt ĉe Kehl borde de la rivero Rejno, kiu konsistigas la limon al la urbo Strasburgo kaj la historia regiono Alzaco, kaj la plej orienta voja punkto la komunumo Ravensburg - dumvoje ĉe Konstanco la vojo tuŝas la limon al Svislando (de tie la svisa aŭtovojo 7 plugvidas al Winterthur). Gravaj komunumoj survojaj estas Offenburg, Biberach (Badeno), Triberg im Schwarzwald, Villingen-Schwenningen, Bad Dürrheim, Donaueschingen, Geisingen, Singen (Hohentwiel), Radolfzell (Konstanca Lago), Konstanco, tiam necesas per pramŝipo pasi trans la Konstanca Lago ĝis Meersburg kaj de tie estas ankoraŭ 27 kilometroj ĝis Ravensburg. Inter Geisingen kaj Singen (Hohentwiel) la vojo estas anstataŭata per la germana aŭtovojo A81. En la informkesta mapo dekstre tiu aŭtovoja parto estas markitaj blue, dum la "normala" federacia vojo estas markita ruĝe.

Federacia vojo 33
Bundesstraße
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 120 km
Landoj: Baden-Virtembergo
Mapo
Foto
la federacia vojo 33 proksime de la german-svisa limo en Konstanco
la federacia vojo 33 proksime de la german-svisa limo en Konstanco
la federacia vojo 33 proksime de la german-svisa limo en Konstanco
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
vdr

Origino redakti

La landvojo de Strasburgo ĝis Ŝafhaŭzo estis vastigita en ŝoseon ĉirkaŭ la jaro 1757 tra komuna iniciato de la najbaraj malgrandaj ŝtatoj. En 1760 la unua poŝta kaleŝo veturis inter Strasburgo kaj Ulm super ĉi tiu nove konstruita vojo.

 
la pramŝipo pasi trans la Konstanca Lago de Konstanco ĝis Meersburg