Federacia vojo 50

interregiona vojo en Germanio
(Alidirektita el Germana federacia vojo 50)

La federacia vojo 50 - germane Bundesstraße 50 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas ĉ. 130 kilometrojn tra la federacia lando Rejnlando-Palatinato. La plej okcidenta punkto estas la komunumo Roth an der Our proksime de Vianden ĉe la german-luksemburga limo, kaj la plej orienta la komunumo Rheinböllen, kie la vojo enfluas la germanan aŭtovojon .

Federacia vojo 50
Bundesstraße
Ĝeneralaj informoj
Longeco: ĉ. 130 km
Landoj: Rejnlando-Palatinato
Mapo
Foto
la federacia vojo 50 apud Argenthal
la federacia vojo 50 apud Argenthal
la federacia vojo 50 apud Argenthal
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
Paso de strato
Map
vdr

Signifaj komunumoj survojaj estas Prüm, Bitburg, Landscheid, Wittlich, Lautzenhausen, kie troviĝas la flughaveno Frankfurt-Hahn, Kirchberg (Hunsrück) kaj Simmern. Inter Landscheid kaj Wittlich la vojo estas anstataŭata per la aŭtovojo . En la informkesta mapo dekstre tiu aŭtovoja parto estas markita blue, dum la "normala" federacia vojo estas markita ruĝe.

la "alta Mozelo-ponto" malfermiĝis fine de novembro 2019
en somero 2015, jen vidata el Bernkastel-Kues, la ponto ankoraŭ estis nur komencita