Gerrard Winstanley
angla protestanta religia reformisto, filozofo, kaj politika aktivulo
Gerrard Winstanley (19a de Oktobro 1609 – 10a de Septembro 1676) estis angla protestanta religia reformisto, filozofo, kaj politika aktivulo dum la Protektorato de Oliver Cromwell. Winstanley estis unu el la fondintoj de la angla grupo konata kiel True Levellers (veraj niveligistoj) aŭ Diggers, nome fosistoj, kaj pro siaj kredoj kaj pro sia agado. La grupo okupis publikajn terojn kiuj estis estintaj privatigitaj per ĉirkaŭbaroj kaj prilaboris ilin (elfosis), forigante eĝojn kaj farante elfosaĵojn por planti kultivaĵojn. La termino True Levellers estis la nomo kiun ili uzis por priskribi sin mem, dum la termino Diggers estis stampita de tiutempuloj.
NotojRedakti
BibliografioRedakti
- Tony Benn (introduction), Gerrard Winstanley. (2011) A Common Treasury. Verso. ISBN 978-1-84467-595-1.
Eksteraj ligilojRedakti
- Gerard Winstanley: 17th Century Communist at Kingston Prelego de Christopher Hill, ĉe Kingston University 24a de Januaro 1996.
- The Religion of Gerrard Winstanley and Digger Communism de Donald R. Sutherland
- A Declaration from the Poor Oppressed People of England Winstanley & 44 others (1649) backup
- The True Levellers' Standard Advanced de Winstanley & 14 aliaj (Aprilo 1649) backup
- The Law of Freedom in a Platform de Gerrard Winstanley
- The Wigan Diggers' Festival website