Gervasio el Tilbury

Gervasio el Tilbury (latine: Gervasius Tilberiensis; naskiĝinta ĉ. 1150 en Essex, mortinta ĉ. en 1235 en Brunsvigo) estis angla juristo kaj historiografo.

Gervasio el Tilbury
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1155 (1155-01-01)
en Reims
Morto 1-an de januaro 1234 (1234-01-01) (79-jaraĝa)
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Profesio
Okupo juristopolitikistoverkistohistoriisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Gervasio instruis kanonikan juron en Bolonjo antaŭ esti en la servoj de Vilhelmo la 2-a (Sicilio). Poste li iris al Burgonjo kaj nomumitis fare de imperiestro Oto la 4-a marŝalo de la Reĝolando Burgonjo (Regnum Arelatense). Lia vera mortodato malkonatas.

Li verkis (ne konserviĝintan) anekdotan libron »Liber facetiarum« por Henriko la Juna Reĝo kaj, por distradi la imperiestron Oto, ĉ. en 1212 la verkon »Otia imperialia«, antologion pri diversaj primirindaj aferoj, i.a. historiaj. Ene gravas superrigardo de la imperiestra historio ekde Karlo la Granda. Eldonis ĝin Leibniz ene de la serio »Scriptores Brunsvicenses«, I, 881–1004; II, 751–78.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 668 (tie ĉi interrete)