Giovanni da Vigo

Giovanni da Vigo (1450-1525) estis itala kirurgo kaj persona kuracisto de la papo Julio la 2-a. Li enprofundigis siajn primedicinajn studojn aparte rilate al la milito-traŭmatologio, nome, la vundoj faritaj per pafarmiloj, la ligiteco de la sango-vazoj kaj komencis siajn unuajn studojn pri la sifiliso. Rilate al ĉi-lasta malsano, li koncentrigis la unuajn medicinajn traktadojn, uzante fumigaĝojn de ruĝa polvo de hidrargo, konata kiel cinabro kaj menciata en la historio de la medicino kiel la "Polvo de Da Vigo".[1][2]

Johano da Vigo
(1450-1525)
itala kirurgo kaj persona arkiatro de la kardinalo Giuliano della Rovere, estonta papo Julio la 2-a.
itala kirurgo kaj persona arkiatro de la kardinalo Giuliano della Rovere, estonta papo Julio la 2-a.
Persona informo
Naskiĝo 1450
en Rapallo, Italio
Morto 1525
en Romo, Italio
Lingvoj itala lingvo [#]
Profesio
Okupo kuracisto • kirurgo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Li ankaŭ mencias la traktadon de pafvundoj per uzo de bolanta oleo kiel kontraŭaganto de la veneno. En 1536, la franca kirurgo Ambroise Paré diskonigis ke tia traktado estis neefika kaj rekomendas aliajn rimedojn. Kvankam li estas nune konata pro siaj eraraj traktadoj rilate al pafvundoj, lia unua libro pri kirurgio estis grande bonsukcesa. La verko estis tradukita en la anglan, latinan kaj francan kaj represita dekoj da fojoj dum al 16-a kaj 17-a jarcentoj, igante lin unu el la plej konataj kirurgoj el lia epoko.

BiografioRedakti

 
Monumento omaĝe al Johano da Vigo, farita de la itala skulptisto Carlo Rubatto (1810-1891)

Lia patro nomiĝis Ambroĝo kaj pri lia patrino oni nur mencias ke ŝi estis "belega kaj tre virta virino". Li estis lernanto de la litotomiisto kaj kirurgo de Ludoviko la 1-a (1405-1475) kaj Ludoviko la 2-a (1438-1504), Markizoj de Saluzzo, Battista di Rapallo. Dokumento datita de la 27-a de septembro 1473 lin montras kiel konsilisto de la Markizoj kaj instruisto en la "Studio de Saluzzo" kun salajro je 400 florenoj.

Li pasis siajn unuajn jarojn kiel praktika kirurgo en Ĝenovo, inter 1487 kaj 1495, kie li studis medicinon, kaj nune lia statuo silente staras fronte de la Civila Hospitalo, en Rapallo. En 1495, Vigo translokiĝis al Savono kaj konatiĝis kun la kardinalo Giuliano della Rovere. Kiam la kardinalo fariĝis papo Julio la 2-a, en 1503, li portis Vigo kun li al Romo, nomumante lin kiel sia oficiala kirurgo. Li estis kun la papo dum la atakoj al Bolonjo kaj kuracis la papon je nodeto sur la mano. Li restis serve de la papo ĝis lia morto en 1513.

VerkaroRedakti

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti