Gornji Kraljevec, hungare Felsőkirályfalva [felŝOkirAjfalva] estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Kroatio, en distrikto Međimurje (provinco), en municipo de Vratišinec.

Gornji Kraljevec
settlement in Croatia
Administrado
Poŝtkodo 40316
Demografio
Loĝantaro 518  (2021) [+]
Loĝdenso 58 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 28′ N, 16° 28′ O (mapo)46.46694444444416.471111111111Koordinatoj: 46° 28′ N, 16° 28′ O (mapo) [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gornji Kraljevec (Kroatio)
Gornji Kraljevec (Kroatio)
DEC
Gornji Kraljevec
Gornji Kraljevec
Situo de Gornji Kraljevec

Map

vdr

Bazaj informoj redakti

Loknomo redakti

En ambaŭ lingvoj la loknomo signifas: supra-reĝo-vilaĝo. La historia hungara loknomo estis simila, kiel la kroata: Felső-Kraljevecz. Fine de la 19-a jarcento pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis pli hungarecan nomon.

Situo redakti

Gornji Kraljevec situas proksime de la hungara landlimo. Vratišinec troviĝas je 2, Čakovec je 10 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio okazis en 1478 en formo "Kralowecz". La kampoj longe apartenis al estroj de Csáktornya. En 1910 vivis tie 562 homoj, (kroatoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon Felsőkirályfalva apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Csáktornya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, poste de Jugoslavio kaj ekde 1991 de Kroatio.

Vidindaĵoj redakti