Gotki
Gotki (urdue گھوٹکی) estas urbego en provinco Sindo (Pakistano). Ĝi estas sidejo de la samnomaj kantono kaj distrikto.
Gotki | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 0′ N, 69° 19′ O (mapo)28.00638888888969.315Koordinatoj: 28° 0′ N, 69° 19′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 72 m [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- areo: km²
- supermara alteco: 72 m
- loĝantaro: 111 321 (2017)
- horzono: UTC+ 5 (PKT)
- poŝtkodo:
- telefonkodo:
GeografioRedakti
Gotki situas sur ebenaĵo malpli ol 8 mejlojn de la Induso. Karaĉio troviĝas 418, Fajsalabado 527, Lahoro 626, Peŝavaro 700, Rawalpindi 717, Islamabado 728 kilometrojn (aere) [1].
HistorioRedakti
Gotki estis fondita en 637, sed iom poste la vilaĝo forlasiĝis. En 695 fiŝkaptistoj alvenis kaj nomis la vilaĝon kiel "Miani". Sed kiam la rivero ŝanĝis sian kurbon, la homoj foriris. Post la brita konkero en 1847 la grundo estis irigaciita, la urbeto estis municipo kaj sidejo de distrikto en 1855. Fervoja akcidento okazis en 2005 kun iom pli, ol cent viktimoj.
EkonomioRedakti
Gotki estas komerca centro pri agrikulturaj varoj. En la najbareco la fekunda grundo produktas tritikojn, kotonojn, rizojn, sukerkanojn. En la urbego oni produktas potojn, pipokapojn kaj ĉizitajn kaj kolorigitajn lignojn. Ĉirkaŭ 10 km for de Gotki estas gastavolo en la profundo.
LoĝantaroRedakti
1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2012 |
---|---|---|---|---|
6 956 | 19 275 | 28 837 | 51 401 | 61 296 |
TrafikoRedakti
Gotki situas laŭ la arteriaj fervojo kaj aŭtovojo Karaĉio-Lahoro.
KlimatoRedakti
En Gotki somere estas varmego kun mezaj ĉiutagaj temperaturoj de 35 °C. La vintro estas milda, neniam frostas. La jara precipitaĵo ne estas sufiĉa por la agrikulturo.
FontojRedakti
- WikiTrans