Grábóc [grAbOc] estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Bonyhád.

Ortodoksa abatejo kaj preĝejo en Grábóc
Katolika preĝejo kaj golgoto en Grábóc

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Grábóc situas en valo de rojo, fine de sakovojo. Szekszárd troviĝas 15, Bonyhád 8 km-ojn for.

Historio redakti

En la 14-a jarcento abatejo fondigis. En 1580 serbaj rifuĝintoj alvenis el Dalmatio, kiuj en 1741 fondis ortodoksan abatejon. Poste ankaŭ germanoj alvenis. Iliaj posteuloj estis deportitaj al Germanio post la 2-a mondmilito, dume rifuĝintaj hungaroj alvenis. Dum la socialismo en la funkcianta ortodoksa abatejo vivis en ekzilo la bulgara ĉefreligiulo. La serba abatejo ankaŭ nun funkcias kaj samtempe estas kermesejo.

Vilaĝservo estas migra poŝto.

Vidindaĵoj redakti