Serba ortodoksa preĝejo (Grábóc)

La serba ortodoksa preĝejoPreĝejo arkianĝeloj Sankta Mikaelo kaj Sankta Gabrielo estas religia Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Grábóc. La preĝejo kun la apuda monaĥejo estis longe centro de hungaria serba pastro-edukado (ekde 1585) kaj centro de hungaria serba kulturo.

Serba ortodoksa preĝejo de
Grábóc
Serba ortodoksa preĝejo en Grábóc
Serba ortodoksa preĝejo en Grábóc
monaĥejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Grábóc
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Serba ortodoksa eklezio
provinco Tolna
Dato de konsekro 1741
Arkitektura priskribo
Konstruado 1585, 17361587, 1738
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En 1580 serbaj monaĥoj alvenis el la Osmana Imperio, kie nun estas Serbio, ĉar pli frue jam serbaj rifuĝintoj alvenis sen pastroj. Ili konstruis komence lignan preĝejon, poste en la malfruaj 1580-aj jaroj ŝtonan preĝejon, ĉar ili havis permeson de la turkoj. En 1610 pro la konstanta militado la monaĥejo senhomiĝis, en 1619 denove alvenis monaĥoj, en 1663 jam 60 monaĥoj vivis tie. En 1667 la turkoj denove rabadis kaj murdis monaĥojn, spite tion poste denove la preĝejo kaj la monaĥejo funkciis. En 1703 hungaraj liberecbatalantoj faris la samon, ol pli frue la turkoj. En 1712 iomete oni renovigis la preĝejon. En la 1730-aj jaroj oni plene rekonstruis la preĝejon, eĉ oni konstruis novan turon poste en 1761. La nova ikonostazo pretiĝis en 1768. La nun videbla monaĥejo estis konstruita en 1787, poste renovigita en 1895.

 
Monaĥejo de Grábóc

Dum la socialismo la monaĥejo estis maljunulejo. En la 1980-aj jaroj ambaŭ konstruaĵoj estis renovigitaj. En 1994 la posedanto estas la hungaria serba ortodoksa eklezio, tamen la porpastra lernejo jam ne funkcias.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo kune kun la monaĥejo situas sola. En mezo de preĝejofasado etendiĝas la turo, kies malsupra parto enirejo funkcias. Tamen flanke tuj post la fasado estas alia enirejo. La navon fermas la duonronda sanktejo iomete pli mallarĝa, ol la navo. Super la navo kupolo etendiĝas. Interne la plej menciinda estas ikono pri Anunciacio, kio estas pilgrimejo.

Fontoj redakti

 
Ortodoksa preĝejo en Grábóc
 
Aerfoto pri la ortodoksa preĝejo kaj monaĥejo en Grábóc