Grabovci
vilaĝo en Serbio
Grabovci, serbe Грабовци estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Ruma.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2e/Serbia_Ruma.png/240px-Serbia_Ruma.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/98/Ruma_mun.png/260px-Ruma_mun.png)
Bazaj informoj
redakti- Areo: 66 km²
- Koordinatoj: 44°45′34″N 19°50'28″E
- Supermara alteco: 65 m
- Loĝantaro: 1486 en 2002
- Poŝtkodo: 22423
- Telefonprefikso: 22
- Aŭtokodo: RU
Geografio
redaktiGrabovci situas laŭ maldekstra bordo de Savo, laŭ flankovojoj.
Historio
redaktiProksimume en la 10-a jarcento hungara dominado komenciĝis. La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1391. En la 15-a jarcento serbaj rifuĝintoj alvenis. Dum fino de la mezepoko la regiono estis sub turka kontrolo, poste ĝi apartenis al limgarda zono de Habsburgoj. Ĝis fino de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio. En 2002 loĝis en Grabovci 1415 serboj (95,5 %), 25 ciganoj kaj aliaj. Vilaĝservoj estas lernejo, kuracejo, poŝto, futbalejo.
Vidindaĵoj
redakti- ortodoksa preĝejo de Sankta Georgo de 1742
Vidu ankaŭ
redaktiFontoj
redakti- Hungara kaj serba Vikipedioj
- Mapo pri Grabovci