Pierrafortscha

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Granges ĉe Marly)

Pierrafortscha estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 146 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Pierrafortscha
Blazono de Pierrafortscha
Blazono de Pierrafortscha
Blazono de Pierrafortscha
Migra ŝtonego de Pierrafortscha
Migra ŝtonego de Pierrafortscha
Migra ŝtonego de Pierrafortscha
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 47′ 13″ N 7° 11′ 6″ O / 46.78694 °N, 7.18500 °O / 46.78694; 7.18500 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 13″ N 7° 11′ 6″ O / 46.78694 °N, 7.18500 °O / 46.78694; 7.18500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 146
Areo 5,06 km²
Alteco 751 m super marnivelo
Poŝtkodo 1723
Komunumkodo 2216
Mapo de Pierrafortscha
Mapo de Pierrafortscha
Mapo de Pierrafortscha
vdr

Geografio redakti

Pierrafortscha situas en la Friburga Mezlando sude de la kantonĉefurbo Friburgo sudoriente de la rivero Sarino, kiu ĉe la nordokcidenta komunumlimo estas barita al la Lago de Pérolles. La komunumo konsistas el la vilaĝetoj Pierrafortscha, Granges ĉe Marly, La Schürra, Morvin kaj Villars ĉe Marly.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,06 km², de kiuj 22,1% estas kovritaj de arbaro, 69,6% servas por agrikulturo kaj 7,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Pierrafortscha limas en nordo al Friburgo, en nordoriento al Sankt-Urso, en sudoriento al Tentlingen, en sudo al Villarsel ĉe Marly, kaj en okcidento al Marly.

Trafiko redakti

La komunumo Pierrafortscha situas flanke de la gravaj trafikvojoj. En okcidento al kantona ĉefvojo n-ro 180.1 kaj en oriento al kantona ĉefvojo n-ro 178 tuŝas la komunuman teritorion. Tamen la vilaĝoj de la komunumo atingeblas nur pere de mallarĝaj flankaj vojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 5 kilometojn nordo de la komunumo norde de Friburgo. La komunumo Pierrafortscha ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Pierrafortscha datiĝas el la jaro 1267 kiel Pierraforchia. Ĝian nomon ĝi havas de la giganta migra ŝtonego, kiu ankaŭ estas la blazona simbolo de la komunumo. Apud la ŝtonego estis malkovrita setlejo el la mezolitiko. La teritorio de Pierrafortscha en la 15-a jarcento fariĝis parto de la Malnova Kamparo de Friburgo. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis atribuita al la distrikto Friburgo. En la jaro 1832 Pierrafortscha konstituiĝis kiel aparta komunumo. Surbaze de la nova konstitucio de 1848 ĝi estis atribuita al la distrikto Sarino.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti