Rizovora molotro

(Alidirektita el Grauno (birdo))

La Rizovora molotro, Molothrus oryzivorus, estas specio de birdoj de la familio de Ikteredoj kaj genro de molotroj kiu enhavas 5 speciojn de nestoparazitaj birdoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rizovora molotro
Rizovora molotro
Rizovora molotro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Molothrus
Specio: 'M. oryzivorus'
Molothrus oryzivorus
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Ĝi troviĝas en suda Meksiko tra suda Jukatano suden laŭ okcidenta marbordo de Centrameriko (Atlantiko) kaj Panamo al tuta norda Sudameriko escepte perua marbordo kaj plej okcidenta pinto de Brazilo al plej norda Argentino, kaj en Trinidado kaj Tobago. Ĝi povus esti ĵuse koloniiginta la laste menciatan insulon.

Ĝi asociiĝas al duonarbaroj kaj terkultivejoj kun grandaj arboj, sed ĝi estas ankaŭ la ununura molotro kiu troviĝas en densa arbaro. Ĝi estas silentema birdo, precipe strange inter ikteredoj, sed la masklo havas neagrablan grincan fajfon, ŝŭiiee-tpik-tpik. La alvoko estas akra ĉek-ĉik. Ili ankaŭ voĉimitas.

Aspekto redakti

La masklo de Rizovora molotro estas 36 cm longa, iom ĝibeca, pezas 180 g kaj estas irizeca brilnigra, kun longa vosto, longa beko, malgranda kapo kaj kolumo kiu ŝveliĝas kiel memmontrado. La beko estas nigra kaj iom subenkurbeca. La ino estas pli malgranda, averaĝe 28 cm longa kaj peza 135 g. Ŝi estas malpli irizeca ol la masklo, kaj foresto de kolumo faras ŝin malpligrandkapa. La iriso estas oranĝeca ĉe maskloj kaj bruneca ĉe inoj. Junaj maskloj estas similaj al masklaj plenkreskuloj, sed pli brunaj, kaj kun hela, ne nigra, beko.

Kutimaro redakti

Kiel ĉe aliaj molotroj, ankaŭ tiu ĉi estas nestoparazito, kiu demetas siajn ovojn en nestoj de psarokolioj kaj kacikoj. La ovoj estas de du tipoj: ĉu blankecaj kaj senpunktaj ĉu palbluaj aŭ verdecaj kun malhelaj punktoj kaj makuletoj. La ovoj kaj idoj de la gastigantoj ne estas detruitaj, sed estas konsiderinda dubo pri la teorio ke la juna Rizovora molotro profitas el la gastigantido ĉar elprenas ties parazitajn muŝojn.

Ties ikteredaj gastigantoj reproduktiĝas kolonie, kaj defendas siajn nestojn akre, tiele ke nur granda, kuraĝa kaj agresema specio kia la Rizovora molotro povas kovri etendan teritorion por trovi sufiĉajn ovodemetajn oportunojn. Kelkaj ovoj de Rizovora molotro povas esti demetataj en ununura gastiganta nesto.

Tiu gregema birdo manĝas precipe insektojn, kaj kelkajn semojn, inklude rizon (kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie oryzivorus estas kunmetaĵo kiu signifas precize “rizovora”). Nutrado okazas surgrunde aŭ en arboj. Ili rare ripozas sur gregoj, malkiel kelkaj parencoj, sed en Brazilo ili rajdas sur Kapibaroj kies muŝoj elprenas.

Referencoj redakti

  • New World Blackbirds de Jaramillo kaj Burke, ISBN 0-7136-4333-1
  • ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.
  • Hilty, Steven L. (2003) Birds of Venezuela. Londono: Christopher Helm. ISBN 0-7136-6418-5.

Eksteraj ligiloj redakti