Studen BE

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Grien)
- La mallongigo BE en Studen BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Studen.

Studen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2820 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Studen
Blazono de Studen
Blazono de Studen
Blazono de Studen
Restaĵoj de la romia templodistrikto de Petinesca en la hodiaŭa komunumo Studen
Restaĵoj de la romia templodistrikto de Petinesca en la hodiaŭa komunumo Studen
Restaĵoj de la romia templodistrikto de Petinesca
en la hodiaŭa komunumo Studen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 6′ 43″ N 7° 18′ 14″ O / 47.11194 °N, 7.30389 °O / 47.11194; 7.30389 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 43″ N 7° 18′ 14″ O / 47.11194 °N, 7.30389 °O / 47.11194; 7.30389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2820
Areo 2,72 km²
Alteco 437 m super marnivelo
Poŝtkodo 2557
Komunumkodo 0749
Mapo de Studen
Mapo de Studen
Mapo de Studen
vdr

Geografio redakti

Studen situas nordnordoriente de la urbo Bielo en la Berna Lagolando. Tra la komunumo fluas la rojo Sagibach, en oriento la komunuma teritorio etendiĝas ĝis la malnova fluejo de la rivero Aro. La komunumo konsistas el la vilaĝo Studen kaj la kvartalo Grien (kie apud la malnova Aro troviĝas la zoparko Erlebniswelt Seeteufel [Aventurejo Lofio]). La komunumo en nordo kunkreskis kun Aegerten kaj en sudokcidento kun Worben. En okcidento de la komunumo situas en arbaro la ruinoj de la iama romia setlejo Pertinesca.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,72 km², de kiuj 18,0% estas kovritaj de arbaro, 38,6% servas por agrikulturo kaj 41,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Studen limas en nordoriento al Schwadernau, en oriento al Büetigen, en sudoriento al Lyss, en sudo al Worben, en sudokcidento al Jens, kaj en sudokcidento al Aegerten.

Trafiko redakti

Tra Studen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Bielo al Berno kaj la svisa aŭtovojo A6. La kantona vojo 2353 krome de Studen kondukas al Büetigen konektante la kantonan vojon n-ro 6 kun la kantona vojo n-ro 22. Al la publika transportreto Studen estas konektita per stacidomo de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al Berno kaj per la loka busreto de la urbo Bielo.

Historio redakti

En la kelta epoko en Studen ekzistis kelta fortikaĵo, de kiu postrestis muroj. Dum romia epoko en la 1-a jarcento post kristo en Studen ekzistis romia armebazo, kiu laŭdire nomiĝis Pertinesca. Skriba atesto pri la nomo ne ekzistas, tamen mencio pri la armebazo. Postrestis ruinoj de galo-romia templodistrikto.[3] La unua dokumenta mencio de Studen datiĝas el la jaro 1257 kiel Studon. Dum mezepoko Studen apartenis al la Grafoj de Nidau-Neŭŝatelo. En la jaro 1398 Studen kiel parto de la Insulgovio fariĝis havaĵo de Berno kaj estis kune kun Schwadernau kiel Kvartalo Schwadernau atribuita al la Voktejo de Nidau. Tiu voktejo fariĝis en la jaro 1803 la distrikto Nidau kaj en la jaro 2010 Studen estis atribuita al la administra distrikto Bielo.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti