Guillaume de Beaujeu

Guillaume de Beaujeu (foje menciita kiel Guillaume de Beaulieu), mortis en 1291 dum Sieĝo de Akko. Li estis la 21a grandmajstro de la Ordeno de la Templanoj kaj la lasta vivanta en Sankta Lando. Lia sekretario, templano de Tyr, asertis, ke sub lia regado la Templo estis «honorigita kaj timita». La sultano Malik al-Arŝaf, lia malamiko, nomis lin «prava kaj saĝa» en letero en 1290. Li estis amiko de pluraj okcidentaj kaj orientaj regnestroj.

Blazono de Guillaume de Beaujeu

Deveno redakti

Guillaume de Beaujeu estis membro de la familio de Beaujeu en Beaujolais. Lia patro, Guichard de Beaujeu-Montpensier, estis kuzo de la franca reĝo Ludoviko la 8-a kromnomita La Leono. Tial Guillaume estis parenco de la franca reĝo Ludoviko la 9-a kromnomita Sankta Ludoviko, kaj de Karlo la 1-a de Anĵuo, kromnomita Karlo de Anĵuo. Kelkaj tekstoj asertas, ke li devenis de Burgonjo kaj estis senjoro de Sevans, sed temas pri alia Guillaume de Beaujeu, samnomulo kiu neniel rilatas kun la grandmajstro de la Templanoj. Fakte, templano ne rajtis propranome posedi senjorlandon.

Lia patrino Catherine estis la filino de Guillaume la 8-a, Delfeno de Aŭvernjo, kaj lia patro Guichard estis senjoro de Montpensier de 1216 ĝis 1256. Tial li estis frato de Humbert de Beaujeu[1], Konestablo de Francio kaj de Héric de Beaujeu, marŝalo de Francio.

Aliĝo al la ordeno de la Templanoj redakti

Guillaume de Beaujeu aliĝis al la ordeno antaŭ 1253, eble eĉ antaŭ 1250 ĉar li ne akompanis siajn fratojn kaj sian onklon al la sepa krucmilito.[2] Li estis sendita al Sankta Lando inter sia aliĝo kaj 1260. Tiam li partoprenis ekspedicion kontraŭ siriaj Turkmenoj en la regiono de Tiberiado. Li estis kaptita dum embusko kaj estis elaĉetita kun aliaj membroj de la Templo.

Dum la jaroj 1260, li travivis la militon de Saint-Sabas: Ĝenovo kaj Venecio kverelis pri loko en Akko. La konflikto disvastiĝis inter la italaj urboj. Kreiĝis milito kiu profunde dividis la nobelaron de la latinaj ŝtatoj de Oriento kaj la militajn ordenojn. Tial la kristanoj malfortiĝis en Oriento. Bajbarso, sultano mamluka de Egiptio, profitis la okazon por konkeri multajn kristanajn fortresojn kaj por detrui la princlandon de Antioĥio.

En 1271, Guillaume de Beaujeu estis komandoro de la provinco Tripolo, poste estro de la provinco de la reĝlando de Sicilio dum du jaroj. Li estis probable sendita tien ĉar li estis kuzo de Karlo de Anĵuo. Ties mediteraneaj ambicioj povus instigi Karlo de Anĵuo al agado por savi la latinan Orienton minacitan de la Mamlukoj.

Grandmajstro de la ordeno de la Templanoj redakti

Guillaume de Beaujeu plu estis en Sicilio kiam li estis elektita grandmajstro de la ordeno de la Templanoj, la 13an de majo[3] 1273[4]. La kapitulo nomis fraton Goufier (de Roannais) kiel granda komandoro anstataŭanta la grandmajstron ĝis la alveno de Guillaume de Beaujeu kaj sendis fratojn Bertrand de Fox kaj Guillaume de Ponçon serĉi lin.

Guillaume de Beaujeu unue partoprenis al la dua koncilio de Liono kie li defendis sian ordenon kaj propagandis por Karlo de Anĵuo, kontraŭstarante la projekton de krucmilito proponitan de Jakobo la 1-a de Aragono. Li poste foriris en Anglion, celante rehavigi la grandan sumon pruntitan de Eduardo la 1-a de Anglio (akto subskribita en Londono la 11an de aŭgusto 1274).[3]

Li alvenis en septembro 1275 en la urbo Akko, kiu estis inter la malmultaj restantaj urbegoj de la kristanaj establoj en Oriento, kun Tripolo, Tiro kaj Bejruto.[3] Li sukcesis eksigi Hugon la 3-an de Kipro, tiaman reĝon de Jerusalemo, kiel preparo al la alveno de la Anĵuanoj.

Dum deko da jaroj, li havis bonajn rilatojn kun la Mamlukoj, evitante novajn konkerojn. La Anĵuanoj havigis al la latinaj ŝtatoj portempan trankvilon, ĝis la Sicilia Vespro ĉesigis la ambiciojn de Karlo de Anĵuo en la orienta parto de la Mediteraneo. Guillaume de Beaujeu, ekde tiam sola estro en la Urbo, igis ke la Lusignan-oj de Kipro revenu sur la tronon de Jerusalemo. Li esperis novan krucmiliton, kiu ne okazis. Tamen, pro incidento inter italoj kaj islamanoj de Akko, denove vigliĝis milito kun Egiptio.

Sieĝo de Akko en 1291 redakti

En 1291, la sultano de Egiptio, Al-Aŝraf Ĥalil, komencis sieĝon de Akko. Guillaume de Beaujeu, kiu ŝajne estis ĉiel klopodinta por eviti tiun situacion, petis helpon de la frankaj princoj. Laŭdire li aktive partoprenis la defendon de la urbo, mem kondukante plurajn elatakojn. Kiam la Mamlukoj sukcesis rompi la remparojn de Akko kaj penetris tien la 17an de majo 1291, laŭdire li mem iris al la breĉo, kun kavaliroj templanaj kaj la grandmajstro de la Hospitalanoj, Jean de Villiers. Dum la batalo, li estis trafita per sago en akselon. Kiam li estis kondukita el la batalkampo, kavaliroj pizanaj petegis lin ne fuĝi, laŭdire li respondis: «mi ne fuĝas, mi mortas». Li alvenis al la komandejo, kie post iom da tempo li mortis pro sia vundo.

Li estis entombigita en la kapelon de la Templanoj, ĝuste kiam la sieĝantoj sturmprenis la urbon. Tiumomente Thibaud Gaudin, lia estonta posteulo, estis organizanta la forportadon de la trezoro de la Templanoj kaj Pierre de Sevry, marŝalo de la ordeno, estis gvidanta la lastajn defendantojn en la urba citadelo.

Samtempaj famuloj redakti

Dum sia vivo kaj kiel grandmajstro de la ordeno de la Templanoj, Guillaume de Beaujeu rilatis kun gravaj homoj:

  • Karlo de Anĵuo, lia kuzo, grafo de Anĵuo, reĝo de la reĝlando de Napolo kaj Sicilio, reĝo de Jerusalemo
  • Gregorio la 10-a, papo dum la dua koncilio de Liono[3].
  • Hugo Revel, grandmajstro de la Hospitalistoj dum tiu sama koncilio[3].
  • Bohemondo la 7-a de Tripolo, princo de Antiokio, kun kiu la rilato estis konflikta.[3]
  • Tommaso Da Capua, latina patriarko de Jerusalemo, vivis en Akko kiam traktato estis subskribita inter Venecio kaj la senjoreco de Tiro[3].
  • Nicolas Lorgne, grandmajstro de la Hospitalistoj, unua mediacianto inter la princo de Antiokio kaj la ordeno de la Templanoj.[3]
  • Jean de Villiers, grandmajstro de la Hospitalistoj, kun kiu li batalis dum la sieĝo de Akko.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Demurger 2008, p. 413-414
  2. Bulst-Thiele 1974
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 Histoire critique et apologétique de l'ordre des chevaliers du temple de Jérusalem dits Templiers el Google Books, Claude Mansuet Jeune, 1789, pp. 70-89.
  4. Demurger 2008