August Konrad Gustav Pfarrius 31a de decembro 1800 en Heddesheim; 15a de aŭgusto 1884 en Kolonjo) estis germana poeto, instruisto kaj profesoro. Li famiĝis kiel „kantisto de la valo de la rivero Nahe“. Memore al li ekzistas en Guldental, Bad Kreuznach kaj Köln-Lindenthal[1] stratoj kun lia nomo.

Gustav Pfarrius
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1800 (1800-12-31)
en Heddesheim
Morto 15-an de aŭgusto 1884 (1884-08-15) (83-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Memorigilo Gustav Pfarrius
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
memortabulo pri Pfarrius en Guldental

Vivo redakti

Lernejo kaj studio redakti

Pfarrius naskiĝis kiel la plej aĝa filo de pastoro Georg Konrad Pfarrius kaj ties edzino Elisabeth Lade. Li vizitis la gimnazion en Kreuznach.

Post la ĉesigo de sia teologia studio en Halle li studis la latinan, la francan kaj historion ĉe Ernst Moritz Arndt en Bonn. Tie li estis amiko de Hoffmann von Fallersleben, Karl Simrock, Heinrich Heine kaj Anton Broicher.

Profesio kuj familio redakti

Li doktoriĝis en 1823 kaj en la sama jaro li komencis instrui en Saarbrücken. 1834 li fariĝis instruisto kaj profesoro ĉe Friedrich-Wilhelm-gimnazio en Kolonjo. Tie Pfarrius edziĝis en la jaro 1840 al Luise Tenge. Ili havis kvin filojn kaj du filinojn. En la jaro 1858 li fariĝis profesoro, sed pro okulmalsano li devas emeritiĝi je la 1a de septembro 1863. En 1858 Pfarrius konstruigis domon Herresberg apud Remagen.

Verkoj redakti

  • 1838 Das Nahethal in Liedern (la valo de Nahe en kantoj)
  • 1844 Karlmann
  • 1844 Chriemhildens Rache (la venĝo sw Krimhilda)
  • 1850 Waldlieder (arbaraj kantoj)
  • 1852 Trümmer und Epheu (ruinaĵo kaj hedero)
  • 1860 Gedichte: Neue Sammlung (poemoj: nova kolekto)
  • 1861 Zwischen Soonwald und Westrich (inter Soonwald kaj Westrich)
  • 1863 Schein und Sein (Ŝajno kaj esto)
  • 1869 Natur- und Menschenleben (natur-kaj homvivo)
  • Das Ende des Hauses Dhaun, Erzählung (la fino de la domo Dhaun, rakonto)

Referencoj redakti

  1. Konrad Adenauer und Volker Gröbe: Straßen und Plätze in Lindenthal, J.P. Bachem, Köln 1992, ISBN 3-7616-1018-1, S.124f.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti