Gustavo BUENO MARTÍNEZ [gustAbo bŭEno] (1924-2016) estis fama hispana filozofo, kreinto de la „filozofa materiismo“, kaj unu el la plej famaj filozofoj de Hispanio dum la 20-a kaj 21-a jarcentoj. Lia verkaro miksiĝis tuttempe kun scienco kaj filozofihistorio. Li ankaŭ verkis pri ontologio, sciencifilozofio, historio, antropologio, religifilozofio, politikfilozofio, ateismo, ktp. En liaj lastaj jaroj li filmetis sin pri multaj temoj filozofaj. Oni konas lin en Hispanio pro lia partopreno en televidaj interparoladoj. Lia teorio farigis grandan kiomon da kaj poraj kaj malporaj tezoj. La Filozofa Skolo de Oviedo kunsidas en la Fondaĵo Gustavo Bueno por instrui sciencon kaj filozofion. Lia pensado suferis polemikon kaj nekomprenon.

Gustavo Bueno
Persona informo
Naskonomo Gustavo Bueno Martínez
Naskiĝo 1-an de septembro 1924 (1924-09-01)
en Santo Domingo de la Calzada
Morto 7-an de aŭgusto 2016 (2016-08-07) (91-jaraĝa)
en Niembru
Religio Catholic atheism vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater University of La Rioja • Universitato de Zaragozo • Universitato de Madrido vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto • gimnazia instruisto vd
Laborkampo Q6006061 vd
Doktoreca konsilisto Santiago Montero Díaz vd
Verkado
Verkoj Q124041214 vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pensado kaj filozofio redakti

  • Filozofa materiismo: neas la spiritualismon kaj ties eston da spiritaĵoj. Tamen oni ne limigas tion nur en korpismon. La filozofa materiismo akceptas materiajn estaĵojn nekorpajn; nome, la fakta distanco (ne per-mense) inter du akvoboteloj sur tablo estas tiel reala, kiel tiuj du akvoboteloj mem. Jen materia kaj nekorpa distanco, neniom spirituala.
  • Katolika sendieco: kerne ateo, sed akceptante la katolikan etoson en kiu li naskiĝis. Laŭ li, Dio estas kontraŭdira, nefundamenta, kontraŭracia. Li malŝatis ĉiun politikagadon baze de ajna religio, ĉar oni bezonas klaran malkunecon inter la ŝtato kaj la religio.
  • Kontraŭfundamenta marksismo: malŝatis li la „komunan marksismon“, kiun li filozofe anstataŭigas por „filozofa materiismo“. Li havis materiisman pensadon.
  • Nereligema tomasano: poranto de la skolastikismo kiu ekis en la Skolo de Tradukistoj de Toledo.
  • Platonano: tiusence je la akademio de Platono kaj ties kialo kaj kielo.
  • Maldekstrano: mallaŭdanto de la dekstro, trapasis sovetunian ŝatecon antaŭ 1991 ĝis pori materiisman maldekstron ege mallaŭdate.
  • Nacie hispanano: defendas Hispanion li kiel politikan nacion laŭ la Klerismo (ĉefe kontraŭ sendepencaj movadoj kaj novaj historiaj ismoj pri la landa hispaneco aŭ katolikeco).
  • Matematiko kiel argumentilo: lia pensamaniero uzas ĉefe la geometrion por montri klarecon de raciigo. Influas ĝi lian verkaron.

Hispanio kontraŭ Eŭropo redakti

Ĉe ĉi-tiu fama verko Bueno priparolas la naciecon de Hispanio kaj la kielon, ke tiu historia vero perdiĝis tra la tempo. Atakis li la "Leyenda negra" (la nigran legedon), t. e. la komunan eŭropan kritikon pri la agmaniero de la hispanoj en Hispanameriko, kiel amasmurdema, imperiestra, sklavema kaj ŝtelista. Male, li asertas, Hispanio respektis la rajtojn de la tieaj homoj aliĝante ilin en la komunan hispanan nacion egalrajte ol ĉiu civitano, malkiel la „ĉasakiranta“ brita imperio, kiu kreis ĉie subulojn kun ĉiaj malegalecoj, kaj eĉ malkiel la romianoj, kiuj, malgraŭ estigi en la novaj landoj propran kaj egalan komunecon, havadis sklavojn kiel iloj. Hispanio unue malpermesis sklavecon kaj leĝigis la tieulajn rajtojn rapide kaj moderne, li diras. Kontraŭ nuntempaj disiĝaj movadoj, li memorigas la historion de la hispana ŝtato kreinte ĉiujn regionojn[1] pere de ĝia helpo[2], la neekzistantan ĉeeston de la katalunia ŝtato iam, kaj la malsamtempecon kaj malsaman evoluon de la aliaj lingvoj de Hispanio (la kataluna, la galega, la eŭska, kaj aliaj pli malgrandaj, kiel la astura). Aldone, li diras, ke ĉiu sendependenca movado ene de Hispanio estas ĉefe kontraŭhispana, nek „propra“ nek „memdefenda“. Liapense, la ĉefa karakterizo de Hispanio estas la neislameco, la neeŭropeco, la neafrikeco kaj la partoprenado en Ameriko. Li mallaŭdas la volon pli ŝajnigi eŭropmaniere, kaj asertas, ke la katolika tradicio donis pli da modernecon al Hispanio antaŭ ol la aliaj landoj havus ĝin. Fine, Bueno malporas eniĝon de Hispanio eŭropen kiel ero de tutmondiĝa kaj kapitalisma agado; kontraŭe li defendas unuecon kun intaj kolonioj de Ameriko britmaniere, rigardi kaj provi eniĝi kun ili kreante novan grupon komerce kaj internaci-rilate.

Materiismaj eseoj redakti

Li alfrontas la ideojn de Dio kaj la animo per spiritismo. Homa historio bezonis ideon de sendependa Dio, li diras.[3] Sed ne pro tio lia intenco estas skizi "enciklopediecan sintezon" de scienca scio en ĝia aktuala stato. La libroj de "sintezo" - kia grava rolo ili ludas - konsistigas literaturan ĝenron, ĝuste kiam "sintezo" celas en ili, la kontraŭfiguro de filozofia materiismo. Anstataŭ sekvi alfabetan ordon, kaj komenci per A, ili kutime komencas per galaksioj, sintezaj libroj kiel ĉi-tiu sekvas kun nukleaj acidoj kaj finiĝas per la homara epopeo. Ili estas do mitikaj rakontoj ("Iam ..."), kun scienca materialo. Filozofia materiismo ankaŭ alfrontas la temojn de libro de sintezo: galaksioj, neŭtrinoj kaj sociaj klasoj. Sed ilia perspektivo estas tute malsama, ĉar nun tradicia disciplino estas daŭrigita - la kritika filozofia disciplino. Ĝuste per ĉi tiu libro, Gustavo Bueno estas reakironta tradician ontologion, inkluzive teologion, per rigardado de filozofia materiismo.[4]

La dia besto redakti

Jen unu el la plej polemikaj verkoj liaj. Bueno branĉis la religiojn je tri kategoriojn, naskiĝinte per besta kulto. Tiusence, la filozofo Gustavo Bueno donas revolucian legon pri tio, kio religioj klopodas malkovri, kiu estas la vera celo instigante ilin, rimarkante, ke religioj estas socialgrava kaj kulturega fenomeno. La fundamenta tezo de ĉi-tiu libro estas malkunigi la ligon, kiun pli altaj religioj kreas inter Dio kaj religio, por sekve provi montri, ke oni devas vidi la religifonton je Dio aŭ je la dioj - tamen je la viroj. Estas nenial diri, kio estas religio, kvazaŭ ĝi estus senŝanĝajo, sed kiumaniere ĝi estiĝas. La nova teorio ofertita en ĉi tiu libro ecas je efektive starigi tri historiajn fazojn de la religikreskado, fazoj kiuj sinsekvas. La religia vivo de la homaro ekis specife rezulte de bestkunestado - kun certaj specoj de bestoj, dum Paleolitiko. Ĉi-tiuj bestoj reprezentis por la Paleolitiko homo, la rolon da nombroj, da entoj, kiuj sen homaj centro,j estis tamen centroj de volo kaj kompreno, entoj, trompotaj, petegotaj, obeota, mortigotaj. Ĉi-tiuj nombroj respondas al la figuroj reprezentitaj en antaŭhistoriaj kavernoj. Ĉi-tiu unua religia fazo finiĝas per hejmbestiĝo de bestoj. La bestaj figuroj reprezentitaj ĉe kavernvolboj estas nun projekciitaj en ĉiela volbo: jen dua fazo de la religio, religio de la dioj, mitologia religio. "Viro - oni diras en la libro - faris siajn diojn laŭ la bildo kaj simileco de bestoj" - ne laŭ la bildo kaj simileco de homo, kiel diris Feuerbach. La mitologia religia fazo estas esence falsa transira fazo, imaga deliro, kiu malrapide disfalas antaŭ la racia kritiko de la tiel nomataj "pli altaj religioj" - la tria fazo, la filozofiaj religioj -, kie la dioj-Bestoj estas anstataŭitaj de antropomorfaj dioj kaj, de unika kaj nekredebla Dio. Sed ĝuste dum la tria fazo la religiofonto jam formortis: tiu nekrola Dio, la "dio de filozofoj", estas estulo kiu ne povas preĝi- jene aperas ateismo.[5]

Televidaĉo kaj kulturo redakti

Pripensante, ke rubo estas bezona, Gustavo Bueno pripensas la televidaĉecon, konsiderante ke "rubeco ofte ĉeestas en la televidan spektanton li rigardas televidon" kaj ne ĉe la ilo mem. Tial li sekvis la sperton de "La Granda Frato" [fama tutmonda kunloĝantula televidprogramo] per antropologiista meditado, ĉar ĝi estas eksperimentejo de Hispanio. La libro kolektas la brilan analizon de ĉi-tiu filozofo pri la programsukceskialoj, ĝi sidinte 11 milionoj da hispanoj. Ĉe lia nova verko, Gustavo Bueno difinas la econ de ĉi-tiuj ruboj cele de poste enprofundiĝi pri televidejoj, reviziante la hispanan televidprogramon de la lastaj jardekoj por memorigi al ni, ke en demokratia socio la publiko devas ĉiam pravas pri ŝatecoj «La spektantaro en demokratia socio estas prizorganto kaj ruba televido devas obei ĉi-tiun peton. Kaj ne por etikaj aŭ moralaj kialoj, sed pro simplaj demokratiaj pretervivado. Lope de Vega, teatrulo, konis la leĝojn de la merkato jarcentojn antaŭ la televido: "Se la vulgara estas malsaĝulo, estas bezone paroli al li malsaĝe por feliĉigi ĝin."

Verkaro redakti

  • La rolo de la filozofio en la sciaro (1971)
  • Materiismaj eseoj (1972)
  • Eseo pri la kategorioj de la politika ekonomio (1973)
  • La antaŭsokrata metafiziko (1975)
  • La ideo pri scienco el la teorio de la kategoria fermiĝo (1977)
  • Etnologio kaj utopio (1982)
  • Ni kaj ili (1983)
  • La dia besto (1985)
  • Kuodliberalaj demandoj pri Dio kaj la religio (1989)
  • Materio (1990)
  • Unua eseo pri la kategorioj de la „politikaj sciencoj“ (1991)
  • Teorio de la kategoria fermiĝo (kvin eroj de dek-kvin) (1993)
  • Kio estas la filozofio? (1995)
  • Kio estas la scienco? (1995)
  • La kulturmito: eseo pri materiisma teorio de la kulturo (1997)
  • Hispanio kontraŭ Eŭropo (2000)
  • Televidaĉo kaj demokratio (2002)
  • La mito de la maldekstro: la maldekstroj kaj la dekstro (2003)
  • Ree kavernen: terorismo, milito kaj tutmondiĝo (2004)
  • Hispanio ne estas mito: kialoj por prava defendo (2005)
  • Zapatero[6] kaj la penso de Alico: prezidento en mirlando (2006)
  • La fido de la ateisto (2007)
  • La mito de la dekstro (2008)
  • La demokratia fundamentismo: pririgardante la hispanan demokration (2010)
  • La sciencoj kiel kategoriaj fermiĝoj (2013)

Referencoj redakti

  1. Es el Estado el que dio a luz a la nación política, y no la nación política la que se autoconstituyó como Estado. [...] Esta es la razón por la cual el nacionalismo canónico procede buscando borrar las diferencias étnicas, sociales, culturales, etc. que puedan subsistir y encontrando los puntos comunes, frente a terceros, entre diferentes fracciones que constituyen la "res publica".
  2. ¿Acaso el País Vasco evolucionó por sí solo, en el "sentido de la Humanidad", desde una situación prehistórica no muy lejana, hasta la situación de vanguardia industrial, cultural, etc., que comenzó a ocupar hace ya cien años en el conjunto de Europa?
  3. https://elpais.com/cultura/2016/08/07/actualidad/1470571931_361684.html
  4. http://fgbueno.es/gbm/gb1972em.htm
  5. http://www.fgbueno.es/gbm/gb1985ad.htm
  6. Zapatero estis laborista ĉefministro de Hispanio kiu estis fama pro esti malrealema kaj utopema.