Gvidilo tra la Esperanto-Movado

manlibro de G. P. de Bruin
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Gvidilo tra la Esperanto-Movado estas la titolo de verko kompilita fare de Gerrit Paulus de Bruin, kaj eldonita 48-paĝe de Sennacieca Asocio Tutmonda en la jaro 1933. Suplemento 16-paĝa estis eldonita de SAT kaj FLE en 1948.

Gvidilo tra la Esperano-Movado
Gvidilo tra la Esperano-Movado
Gvidilo tra la Esperano-Movado
Aŭtoro Gerrit Paulus de Bruin
Eldonjaro 1933
Eldoninto SAT
Paĝoj 48
vdr

Recenzoj

redakti
 
 La verko celas skizi en konciza formo bildon de la tuta Esperanta historio, movado, literaturo. Iom pli detala priskribo de la laborista Esperanto-movado
— Enciklopedio de Esperanto
 
 Resuma informilo de la historio de Esperanto kaj speciale de la laborista movado. Bona lingvo : la aŭtoro klopodas skribi objektive. 
— 1933, Historio de Esperanto II, p. 806
 
 Gi traktas mallonge la organizadon, gazetaron, literaturon kaj tendencojn en la Esperanto-movado kun malneta skizo pri la mondlingva problemo ĝenerale kun atentigo pri la nuntempaj projektoj. Papero kaj preso bonaj. Rekomendinde. 
— 1949, Esperanto, numero 521, p. 35
 
 La plej granda parto de la libro sin okupas pri la laboista movado kaj la kompilinto eĉ ne scias ion pri ekzisto de Internacia Esperanto-Muzeo, al kiu ankaŭ la Nederlanda Laborista Federacio Esperantista , kies ano li estas, sendas regule siajn gazeton kaj eldonaĵojn. Por la laborista movado kiel por la neŭtrala samvalora estu la Muzeo. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.99 (jul 1933)
 
 Duono de ĉi tiu verketo pleniĝas per ĉapitroj pri la “laborista” parto de nia movado, kaj pro tio la enhavo estas aparte interesa por tiu sekcio de l' Esperantistaro; sed al ĉiu adepto de la lingvo la broŝuro entute prezentas utilan kaj bone aranĝitan resumon de historio kaj aktualo. Koncizaj paragrafoj, kun multaj datoj kaj detaloj, ĝin karakterizas, kaj pro la malgranda kosto ĝi estas ne nur havinda, sed havebla.

Mi sugestas, ke en estonta eldono oni uzu pli da kursivo en la paragrafoj pri literaturo, ĉar en la nuna formo ne ĉiam estas facile (almenaŭ por novaj adeptoj) distingi inter aŭtoroj kaj iliaj verkoj.

Ankaŭ, oni aliigu la vortojn sur paĝo 11, kiuj povus kredigi, ke nur malgranda frakcio de l' aliĝintaro efektive ĉeestas niajn kongresojn. (Eĉ la laborkunsidojn ĉeestas entute pli ol la nombro ĉi tie citita, ĉar tre ofte iuj ĉeestas unu tian kunsidon, kaj aliaj alian). 
— VERDANO. La Brita Esperantisto - Numero 339, Julio (1933)

Eksteraj ligiloj

redakti